Kristana demokratio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Kristana demokratio''' estas politika termino, kiu havas diversajn enhavajn nuancojn. En malvasta senco la vorto nuntempe priskribas politikan filozofion, kiuj havas siaj...
 
Linio 13:
La fonda dokumento de la politika kristana demokratio ĝererale konsideriĝas la verko ''Rerum novarum'' (De novaj aferoj) de la sama [[papo]] [[Leono la 13-a]] el la jaro [[1891]], en kiu la [[Vatikano]], reage al la industriigo, unuafoje temigas la situacion de la nova socia tavolo de laboristoj. La ideoj tie esprimitaj tamen ne estis novaj, ĉar la papo forte orientiĝis laŭ la verkoj de [[Wilhelm Emmanuel von Ketteler]], germana episkopo kaj filozofo, kaj laŭ ties dum la jaro [[1864]] publikigita libro "La laborista demando kaj la kristanismo" ([[germane]] „Die Arbeiterfrage und das Christentum“), kies enhava simileco al la papa verko ''Rerum Novarum'' ankoraŭ nuntempe okulfrapas.
 
Kun la verko ''Quadragesimo anno'' (Dum la kvardeka jaro) el la jaro [[1931]], publikigita de papo [[Pio la 11-a]] la romie katolika eklezio konkretigis sian pozicion de la libero de la individuo, vidalvide de la minaco de totalismaj ideologioj. Tiu verko subskrekas la principon "privateco antaŭ ŝtateco", do la pligraveco de la rajtoj, sed ankaŭ respondecoj, de la individuo kompare al ŝtate direktita interveno, kaj la principo "malgrando antaŭ grando" ("malfortuloj antaŭ fortuloj") kaze de ŝtataj intervenoj. Laŭ tio dedukteblas, ke la ŝtato estu laŭeble malcentre organizita. Tamen la pli granda unuo, la ŝtato aŭ tuta socio, tutklare havas devon je helpo teni justecon kaj socie helpi, se la pli eta socia subunio ne kapablas plenumi sian taskon.
 
En Germanio pri tiu politika koncepto de kristana demokratio gvide luktis kaj verkis la jezuita monaĥo [[Oswald von Nell-Breuning]], kaj simile influaj en tiu epoko estis la verkoj de la filozofo ''Jacques Maritain''.
Linio 19:
Ankaŭ la principo de [[solidaro]] substrekiĝis. La [[ekonomio]] servu al la individuaj homoj - do necestas bridi la [[kapitalismo]]n per la konceptaro de "socia merkata ekonomio".
 
La politika kristana demokratio fine de la 19-a kaj dum la [[20-a jarcento]] manifestiĝis en diversaj organizaĵoj. Post la ekesto de kristane demokratiaj politikaj partioj la movado ankaŭ naskis [[sindikato]]jn, socie helpajn asociojn kaj aliajn organizaĵojn.
 
== Kristane demokratiaj partioj ==