Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 297:
== ? ==
Arno, dankon por viaj vortoj. Mi estimas ilin. Mi komprenas, ke vi ne povis scii, kiam mi ĉesos kun tia redaktado de la ŝablono, sed mi ne estas tia "damaĝulo". Mi volis nur tiamaniere atentigi pri la problemo, sed bedaŭrinde vi forbaris min. Mi atendis ies demandon en formo de mesaĝo, kion mi estas faranta. Pri la vorto "subite" mi pensis, ke dum kelkaj monatoj okazis nenio (almenaŭ videbla) rilate al la ŝablono (ĉiokaze la problemo montriĝis en MediaWiki:Common.js). Mi vidis poste vian klopodon trovi la eraron. Tio, kion mi faris, estis lasta ebleco, kiel atentigi pri la problemo, se malsukcesis antaŭaj diskutoj. Vi nomas tion "intenca fuŝado", sed mi diras al tio "lasta ebleco". Se anonimulo, havanta nenian kontribuon ĉi tie, farus tion, ankaŭ mi nomus lian redaktadon "intenca fuŝado", sed mi devas diri, ke mi intence ne fuŝus artikolon. Same kiel vi ankaŭ mi laboras, kaj spite al tio mi kreas longajn paĝojn. Nu kion diri plu? Kio okazis, tio okazis. Se vi akceptas mian proponon, ni lasu la aferon forgesita. {{mi|Petr Tomasovsky}}
 
== Ŝablono:KategorioMontaroEnLando ==
 
Ekzistas [[:Kategorio:Montaroj laŭ landoj]] kaj estus praktike, se la paĝoj kiuj uzas la [[:Ŝablono:KategorioMontaroEnLando|Ŝablonon:KategorioMontaroEnLando]] (ĝis nun ĉefe kategorioj eŭropaj) tuj estus enordigitaj ankaŭ sub la supra kategorio. Mi provis aranĝeti tion ĵus, sed iel nur duone funkcias: En la kategoriaj paĝoj aperas ligo al [[:Kategorio:Montaroj laŭ landoj]], sed ene de la kategorio "montaroj laŭ landoj" tamen ne aperas la unuopaj landaj kategorioj. Ĉu vi povus aranĝi tion, aŭ klarigi kie mi misis?
 
[[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 13:12, 21. Mar 2008 (UTC)