Infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio''' estas medicina fako, kiu traktas la trovon de diagnozoj, la terapion kaj preventon de psikaj, [[psikosomatik...
 
Linio 18:
 
La publika bildo de la fako infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio aparte influiĝas de la malsano ''Atento-Deficita Sindromo'' (ADS) kaj ties trakto per la medikamento ''Metilfenidato'', kiu inter gepatroj kaj pedagogoj ofte vekas tre emociajn diskutojn. Sed la vastaj eblecoj de infanoj evolui aŭ prokrastiĝi en la persona evoluo, reagi plej diverse al premoj de familiaj konfliktoj aŭ fortaj eksterfamiliaj travivaĵoj, kaj la same vasta gamo de problemoj dum la fazo de [[pubereco]] igas la pacientohistoriojn de kuracistoj pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio fakte plej diversaj.
 
== Internaciaj organizaĵoj ==
La monda asocio pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio [[angle]] nomiĝas ''IACAPAP'' (''International Association for Child and Adolescent Psychiatry and allied professions'')[http://www.iacapap.org)] kaj havas mondajn kongresojn ĉiun kvaran jaron (dum [[2004]] en [[Berlino]], dum [[2008]] en [[Istanbulo]]). Ekzistas kontinentaj asocioj pri infana kaj adoleskula psikiatrio, kaj en multaj ŝtatoj ankaŭ naciaj asocioj.
 
== Esperantaj kuracistoj de la fako ==
Inter la esperantonparolantaj [[kuracisto]]j pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio menciinda ekzermple [[Thomas Pusch]] (antaŭa movada motoro inter alie en [[TEJO]] kaj la germanlingva Esperanto-movado, aktoro kaj priesperanta verkisto) kaj [[Martin Markarian]] (germano kun armena-brita edzino, loĝanta en Belgio kaj laboranta en Nederlando, aktoro kaj verkisto inter alie de la esperanta infanlibro "La arbo kiu forkuris").
 
[[kategorio:Kuracado]]
[[kategorio:Medicino]]
[[kategorio:Psikologio]]
 
[[de:Kinder- und Jugendpsychiatrie]]