[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Nudismo: vegetaranismo -> vegetarismo
Linio 99:
 
 
''Ĉefa artikolo:'' [[frisanordfrisa lingvo]]
 
La indiĝena lingvo de la insulo Sylt estas la [[frisanordfrisa lingvo]]. La insula dialekto nomiĝas ''Sölring''. Kun la dialektoj de la insuloj [[Föhr]], [[Amrum]] kaj [[Helgolando]] ĝi konsistigas la insule nordfrisan dialektaron, kiu signife diferencas de la kontinente frisanordfrisa lingvo. Sölring diversas de la aliaj insulaj dialektoj pro pli da pruntvortoj el la [[dana lingvo]]. La kutimaj nordfrisaj ortografiaj reguloj ne uziĝas por la insula dialekto. Tamen, kiel en multaj regionoj, la forta alfluo de homoj el aliaj lingvoregionoj dum la lastaj jardekoj tre malaltigis la signifon de la loka dialekto en la ĉiutaga vivo.
 
La indiĝena lingvo fortiĝas per la [[leĝo pri la frisa lingvo]] el la jaro 2004, kiu permesas ekzemple dulingvajn vojindikilojn kaj ŝildojn sur publikaj konstruaĵoj. Ekemploj estas la komunumaj ŝildoj „Kampen-Kaamp“ aŭ „Keitum-Kairem“, respektive „Kaamp-Hüs“ por la loka turisma administrejo. Ankaŭ la instruo de la frisa lingvo en lernejoj kaj la vespera lernejo por plenkreskuloj estu subtenata.