Södertälje: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo: {{AliajSignifoj|Södertälje (komunumo)}} right|thumb|Piediranta zono en Södertälje <!--{{Infobox Ort in Schweden |Name = Södertälje |Wap... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 06:45, 23 nov. 2008
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Södertälje (komunumo). |
Södertälje [søːdəˈʈɛljə] estas sveda urbo sudokcidente de Stokholmo en la provinco Stockholms län kaj la historia provinco Södermanland. Ĝi estas la ĉefa urbo de la samnoma komunumo.
Vidindaĵoj
La S/S Ejdern, laŭaserte la plej malnova ankoraŭ funkcianta vapor-ŝipo de la mondo, troviĝas en Södertälje.
En la malnova urbo situas du muzeojn, nome Torekällbergets Museum kaj Södertälje Stadsmuseum (urba muzeo).
Ekonomio
Södertälje estas la sidejo de du grandaj kaj internacie gravaj entreprenoj, Scania kaj AstraZeneca.
Scania estas unu el la monde plej granda produktisto de komercaj veturiloj. En Södertalje troviĝas ĝia centra administrejo, krome centro de esplorado kaj disvolviĝo kaj produktejo. Urborande de Södertälje situas longa test-itinero de Scania.
La sveda-brita farmacia konzerno AstraZeneca kun ĉefa sidejo en Londono havas sekcion por esplorado kaj disvolviĝo en Södertälje.
Trafiko
Södertälje estas ligita al la eŭropa aŭtoŝoseo E4. Ekzistas fervojaj linioj al Stokholmo, Eskilstuna, Gotenburgo kaj Helsingborg/Malmö. Tra Södertälje iras kanalo, kiu ligas la lagon Mälar kun la Balta Maro.
Personoj en rilato al Södertälje
- Björn Borg, iama tenisto
- Carl Lindström, industriisto
Eksteraj rilatoj
- Oficiala retejo de la komunumo (en la sveda kaj angla)