Kardiologio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto modifo de: bn:হৃদ্বিদ্যা |
e du tajperaroj... |
||
Linio 9:
La homoj konsideris la koron jam ekde prahistoria tempo aparte vundeblan organon, pri tio atestas ekzemple kavernaj pentraĵoj [[ŝtonepoko|ŝtonepokaj]] el [[Iberio]]. Kuracistoj en [[Historio de Ĉinio|antikva Ĉinio]], [[antikva Egiptio|Egiptio]], [[antikva Grekio|Grekio]] kaj [[Romio]] aparte atente ekzamenis la homan koron kaj la [[pulso]]n kiel signo de la mekanika kora funkcio. La klerulo ''Herofilos de Ĥalkedon'' ĉirkaŭ la jaro 300 a.K. konstruiĝis poŝan akvohorloĝon por la [[pulso]]mezurado. Antaŭ proksimume 2000 jaroj la romia verkisto [[Seneca]] la pli juna jene priskribis sian kordoloron: "La atako tre mallongas kaj similas al ŝtormo. Ĉe aliaj suferoj oni baraktas kun malsano, ĉi-tie tamen kun morto". La komencon de la moderna kardiologio oni plej bone povas datigi en la jaro [[1638]], kiam la angla kuracisto [[William Harvey]] publikigis sian malkovron de la [[sangocirkula sistemo]].
Dum la jaro [[1733]] la angla pastro kaj sciencisto [[Stephen Hales]] unuafoje "sange", do per operacieto, povis mezuri la [[sangopremo]]n, enmetante metalan tubeton en la kolan arterion de ĉevalo kaj ligante la tubeton al vitra cilindro. La unua kora medikamento estas [[digitalo]], natura substanco el samnoma planto, kiu havas fortan kor-fortigan efikon. Dum la jaro [[1816]] la franco ''René Théophile Hyacinthe Laënnec'' malkovris la [[stetoskopo]]n, komence relaive simpla ligna cilindro, kiu ebligis plilaŭtigitan aŭskultadon de la koraj sonoj. Jam fine de la 19-a jarcento stetoskopoj havis flekseblajn tubojn por ambaŭ oreloj de la kuracisto. Same dum la 19-a
=== Ekde la 20-a jarcento===
|