Sporta rivaleco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1:
'''Sporta rivaleco''' estas specifa formo de [[rivaleco]]: Temas pri konkura rilato inter la du rivalantaj sportistoj aŭ sportaj teamoj respektive kluboj, pli forta ol "kutima" konkuro: Foje la rivaloj estas la du plej bonaj teamoj en ligo de sportaj teamoj, kaj aparte forte batalas pri la pinta pozicio, aŭ la rivaloj estas reprezentantaj individuoj aŭ kluboj de du tradicie konkuraj urboj (ekzemple [[Oksfordo]] kaj [[Kembriĝo (Britio)|Kembriĝo]] en [[Britio]]). La premo pri pli intensa konkureco estas sentata fare de la sportistoj, trejnistoj kaj la klubaj administrantoj, sed probable plej forte estas celebrata fare de la teamaj subtenantoj en la spektantaro. La intenseco de sporta rivaleco varias inter amikema konkuremo unuflanke ĝis serioza perforto inter teamaj subtenantoj antaŭ, dum aŭ post konkuraj matĉoj de la rivalaj teamoj aliflanke.
 
La administrantoj de sportaj kluboj kutime subtenas sportan rivalecon inter la subtenantoj de sia klubo, ĉar tio gvidas al pli da emocia ligiĝo al "sia" sporta klubo kaj rezulte al pli multaj vendataj enirbiletoj dum teamaj matĉoj. Tamen tia ne-racia rivaleco de la subtenantoj de sportaj teamoj povas rezultiĝi en strataj pugnobataloj kaj al alispece publike detrua konduto de [[huligano]]j. Ofte la temo de rivaleco inter du specifaj sportaj kluboj estas bazita sur origine politika, kultura aŭ religia malsameco aŭ konkureco, kaj nemalofte la sportaj, politikaj, kulturaj kaj/aŭ religiaj dimensioj de la konflikto intermiksiĝas nedisigeble.
 
La fontoj de aparta rivaleco inter du sportaj kluboj kompreneble estas tre malsamaj. Ofte "[[duobla urbo|duoblaj urboj]]", do du tre proksimaj kaj preskaŭ kunkreskiĝintaj urboj, havas rivalan rilaton, kiu cetere krom en sporto foje esprimiĝas pli ŝerce ol serioze: Ekzemple en Germanio la urbaj rivalecoj inter la relative proksimaj urbegoj [[Duseldorfo]] kaj [[Kolonjo]] aŭ la duoblaj urboj [[Majenco]] kaj [[Wiesbaden]] temiĝas aparte dum la semajnoj de [[karnavalo]] ĉiujare dum januaro kaj februaro. Pri la kazoj, ke la rivaloj estas la du plej bonaj teamoj en ligo de sportaj teamoj, kaj aparte forte batalas pri la pinta pozicio, jam temis komece de la artikolo, aŭ la rivaloj estas reprezentantaj individuoj aŭ kluboj de du tradicie konkuraj urboj (ekzemple [[Oksfordo]] kaj [[Kembriĝo (Britio)|Kembriĝo]] en [[Britio]]) - respektive de ties [[lernejo]]j aŭ [[universitato]]j. Religiaj diferencoj ekzemple esprimiĝas en la matĉoj inter la du [[futbalo|futbalaj]] kluboj ''Celtic'' kaj ''Rangers'' de la [[skotlando|skotlanda]] urbo [[Glasgovo]]: la unua havas multajn [[katolikismo|katolikajn]] subtenantojn, parte posteuloj de [[irlando|irlandaj elmigrintoj]], kritikaj pri anglaj protestantoj kaj pri la koncepto de [[britio|britia]] unia ŝtato, dum la dua ĝuste havas multajn subtenantojn protestantajn kaj britismajn. Ekzemplo de baze politikaj kaj kultura rivaleco estas tiu inter la futbalaj kluboj [[Real Madrid]] kaj [[FC Barcelona]]: Unuarigarde la du simple estas la plej sukcesaj kluboj de la hispana ligo pri futbalo, kaj la rivaleco klarigebla pro tio, sed fakte por multaj futbalemuloj sur la [[iberia duoninsulo]] la klubo [[Barcelono|barcelona]] aparte dum la diktatora epoko de [[Frankismo]] (1939-1975) reprezentis la movadon por sendependa [[Katalunio]] kaj kultura samrajteco de la [[kataluna lingvo]] en [[Eŭropo]] ... dum la politika movado estis malpermesebla de la hispana reĝimo, la futbala klubo restis permesata kaj svingado de kluba flago dum matĉo ne estis punebla kiel krima sendependismo.
 
Pli malseriozaj rivalecoj estas kutimaj inter universitataj atletikaj programoj en Usono - tiaj teamaj fortokomparoj ofte inkluzivas provoketojn kiel la ŝtelon de la alitema maskoto aŭ pentradon de la propraj lernejaj koloroj ie sur muro de la lerneja tereno de la kontraŭa teamo. En iuj kuntekstoj la matĉoj inter rivalantaj teamoj estas konsiderataj aparte gravaj, kaj la gajnanta teamo de tiaj matĉoj ricevas apartan trofeon aŭ alispecan premion.
Linio 25:
* [http://sportsline.com/collegebasketball/story/9978844?dobrow020607 "sep reguloj pri rivalantaj korbopilkaj teamoj (angle)]
* [http://redSoxvyankees.com RedSoxvYankees.com - rivaleco inter la basbalaj teamoj ''Yankees'' (Novjorko) kaj ''Red Sox'' (Bostono), same angle]
 
[[Kategorio:Sporto]]
 
[[en:Sports rivalry]]