Katetero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Katetero''' (de la greka vorto καθíημι = subensendi, faligi) estas tubeto aŭ tubo de varia diametro el plasto, latekso, silikono, metalo ...
 
e bildo
Linio 1:
[[Image:Placement_of_intravenous_cannula_3.jpg|thumb|[[Vejno|Vejna]] katetero, fiksita per [[sparadrapo]]]]
'''Katetero''' (de la [[greka]] vorto καθíημι = subensendi, faligi) estas tubeto aŭ tubo de varia diametro el [[plasto]], [[latekso]], [[silikonoj|silikono]], [[metaloj|metalo]] aŭ [[vitro]], en kiu kavaj organoj de homoj (en [[veterinara medicino]] ankaŭ de bestoj) kiel [[urina veziko]], [[stomako]], [[intestaro]], [[angio]] ktp., sed ankaŭ [[orelo]] aŭ la [[koro]], povas esti esplorataj, plenigataj aŭ purigataj per likvaĵo. Per specialaj kateteroj, kiuj havas aldonajn aparatojn por kapti, disigi aŭ tondi, eblas kapti kaj forpreni ĝenajn substancojn, kiuj ekzemple blokas la vojon en [[angio]], kaj povas fari mikro[[operacio]]jn. Modernaj [[medicino|medicinistoj]] utiligas kateterojn cele al trovado de [[diagnozo]] aŭ cele al plenumo de [[terapio]]. La apliko de katetero al [[paciento]] nomiĝas "kateterado".