Sveda Pomerio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 18:
 
== Transiro al Prusio ==
Post dufoja konkeriĝo de la armeo de [[Francio]] kaj siaj aliancanoj de 1807 ĝis 1810 kaj de 1812 ĝis 1813 Svedio provizore regajnis sian lastan mezeŭropan provincon kaj ekde la jaro 1810 ankoraŭ parte realigis la reformajn planojn. Dum la jaro 1813 Svedio konkeris en milito kontraŭ [[Danio-Norvegio]] ties nordan parton [[Norvegio]], sed laŭ la Traktato de Kiel de la 14-a de januaro 1814 Danio ricevis la oferton anstataŭe ricevis Svedan Pomerion, se ĝi aldone al la transdono de Norvegio al Svedio sukcesus pagi grandan monsumon al la sveda reĝo. Ĉar Danio ne sukcesis pri tiu pago, [[Prusio]] dum la [[Viena Kongreso]] uzis la ŝancon kaj interkonsentis la transprenon de Sveda Pomerio kontraŭ transdono de la [[duklando Lauenburg]] al Danio kaj kontraŭ la promeso el Prusio pagi la danan pagon al la sveda reĝlando. La transdono de la teritorio fare de la sveda ĝenerala goberniestroguberniestro al reprezentantreprezentanto odede Prusio okazis dum oktobro 1815. Prusio estis garantiinta transpreni la leĝaron de Sveda Pomerio, tial la regiono, kiu dum la jaro 1818 sub la nomo "Regierungsbezirk [[Stralsund]]" ("rega distrikto", laŭ hodiaŭa lingvouzo "[[distriktaro (Germanio)| distriktaro]]") integriĝis en la [[prusia provinco|prusian provincon]] Pomerio, plu havis specialan statuson. En la loka lingvaĵo kutimiĝis la nomo „Neuvorpommern“ ("Nova [[Antaŭpomerio]]"). Per tio oni celis klarigi la diferencon al la dum 1720 prusiĝinta „Altvorpommern“ ("Malnova Antaŭpomerio") sude kaj oriente de la rivero Peene.
 
La sveda rego pri la teritorio en kaj ĉirkaŭ la urbo [[Wismar]] praktike finiĝis dum la jaro 1803, kiam la urbo kaj ĉirkaŭaĵo por 99 jaroj estis ludonita al la najbara duklando [[Mecklenburg]]-[[Schwerin]]. Formale tiu teritorio tamen restis sveda posedaĵo kaj iĝis oficiala parto de la [[Germana Regno]] nur dum la jaro 1903, kiam Svedio rezignis pri ĝi.