Horch: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 12:
Pro kvereloj kun la financa estraro de la firmao, tamen August Horch en 1909 devis forlasi la [[akcia kompanio|akcian kompanion]]. Li la [[16-an de julio]] [[1909]] en Zwickau tutproksime de la antaŭa firmao fondis novan aŭtomobilprodukan firmaon de la nomo "August Horch Automobilwerke [[GmbH]]". Kiel antaŭvideble, ekestis jura konflikto pri la rajto uzi la nomon "Horch". En tiu jura konflikto malvenkis August Horch, kiu konsekvence donis al sia nova firmao alian nomon - [[Audi]]: Dum "horch!" estas la [[germana]] formo de la imperativo "aŭdu!", "audi!" estas la koncerna imperativo en la [[latina lingvo]].
 
Pro premo de la saksia ŝtata banko fine en [[1932]] la firmaoj Horch kaj Audi plus la pliaj firmaoj DKW kaj Wanderer unuiĝis al nova konzerno ''Auto Union''.
 
Fine de la [[Dua Mondmilito]] la Horch-fabrikejoj estis forte detruitaj pro bomboj. En la socialisma ŝtato [[GDR]] la firmao iĝis ŝtata produktejo lak rekomencis fabriki traktorojn kaj kamionojn. Ekde [[1954]] ankaŭ reproduktiĝis aŭtoj - la modelo ''Sachsenring P 240'' 10 jarojn post la fino de la mondmilito estis luksa aŭto sur alta teknika kaj dezajna nivelo. Jam en februaro 1957 tamen estis nova jura konflikto: La en Okcidenta Germanio post la mondmilito refondita firmao Auto Union sukcese procesis kontraŭ la uzo de la nomo "Horch" fare de la socialismaj aŭtoproduktistoj en Zwickau.