Pozitiva psikologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''pozitiva psikologio''' estas akademia disciplino de la fako psikologio, kies precipa celo estas esplori la "bonajn", pozitivajn aspektojn de la komunikado kaj kunvivado inter h...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''pozitiva psikologio''' estas akademia disciplino de la fako [[psikologio]], kies precipa celo estas esplori la "bonajn", pozitivajn aspektojn de la komunikado kaj kunvivado inter homoj. Ĝi fokusigas centrajn vivotemojn, kiel [[feliĉo]], [[optimismo]], [[sekureco]], [[fido]], [[pardono]] kaj interhoma [[solidareco]], kiuj en la komencaj jardekoj de la fako psikologio, kiu fokusiĝis pri malsanoj, konfliktoj, personaj kaj interhomaj perturboj, estis malmulte atentataj.
 
[[dosiero:Martin Seligman.jpg|eta|<center>la usona psikologo Martin Seligman, iniciatinto de la skolo de pozitiva psikologio, en prelego de la organizaĵo "The Young Foundation" en Londono la 8-an de septembro 2008]]
Ekde la mezo de la [[1990-aj jaroj]] la neŭrologiaj sciencoj liveris esplorajn rezultojn, kiuj vidigis feliĉon kaj malfeliĉon kiel du sendependaj emociaj sistemoj. Pro tiu ekkono la psikologo ''Martin Seligman'' "fondis" la pozitivan psikologion kiel novan branĉon de la akademia psikologio. La vorto priskribas movadon ene de la fakularo pri psikologio (psikologoj, kuracistoj, psikoterapiistoj, sociologoj), kiuj koncentriĝas pri la pozitivaj karakterizaĵoj de la homoj sen fokusiĝi pri iliaj mankoj kaj misoj.