Valentin Bílík: Malsamoj inter versioj

ĉeĥa instruisto kaj Esperantisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Valentin BÍLÍK''' (proksimume inter 1878-1901) estis ĉeĥa pionira esperantisto, kiu kune kun Theodor Čejka kaj Jan Holub iniciatis la ĉeĥan Esperanto-movadon per lernol...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 03:43, 24 sep. 2011

Valentin BÍLÍK (proksimume inter 1878-1901) estis ĉeĥa pionira esperantisto, kiu kune kun Theodor Čejka kaj Jan Holub iniciatis la ĉeĥan Esperanto-movadon per lernolibro de Esperanto.

Ne estas precize konate, kiam li naskiĝis, sed ĉar liaj kolegoj Čejka kaj Holub naskiĝis en 1878 kaj ili ĉiuj estis junaj freŝaj instruistoj, verŝajne ankaŭ Bílik naskiĝis ĉirkaŭ 1878. Skribante nekrologon pri Jan Holub en 1951, Th. Čejka menciis, ke ili ĉiuj tri estis junaj instruistoj, sed bedaŭrinde Valentin Bílík baldaŭ mortis kaj pri ĉio sekva devis zorgi nur Čejka kun Holub. Kiel abonanto de Lingvo Internacia li estas lastfoje menciita en 1901.

Valentin Bílík instruis en Zvonory, nun Vnorovy, poste en Lanštorf apud Protivín, nun Ladná, apud Břeclav (tie li estas registrita kiel abonanto de Lingvo Internacia 1901).

Verkaro

  • Mezinárodní řeč esperanto (Internacia lingvo Esperanto, 1900, kun Th. Čejka kaj J. Holub)