Jan Holub

ĉeĥa instruisto kaj esperantisto

Jan HOLUB (naskiĝis la 5-an de januaro 1878 en Kopřivnice - mortis la 17-an de januaro 1951, Kopřivnice) estis ĉeĥa pionira esperantisto, kunlaboris kun Theodor Čejka ĉe lia lernolibro, kiu en 1901 startigis la E-movadon en Ĉeĥio.

Jan Holub
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1878 (1878-01-05)
en Kopřivnice
Morto 17-an de januaro 1951 (1951-01-17) (73-jaraĝa)
en Kopřivnice
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
Esperanto
Esperantisto numero 5074
vdr

Li estis instruisto en Veřovice apud Frenštát pod Radhoštěm, poste en Loučka, Kojatín, Hůrka, Bernartice apud Nový Jičín kaj fine en Kopřivnice.

Li ludis violonon, verkis poemojn kaj ankaŭ sekrete artikolojn pri socialismo en la gazeto „Červánky“ (Matenruĝo) antaŭ la unua mondmilito.

Li devenis el laborista familio kaj volis per Esperanto interkomprenigi laboristojn. Tial li kunlaboris kun Čejka kaj Bilík pri nova lernolibro (1900) kaj en la gazeto „Revuo Internacia“ li prizorgis rubrikon „Bibliografio“, ofte sub pseŭdonomoj. Kun Čejka kaj Krumpholc li veturis la la 2-a UK en Ĝenevo.

Lia patro laboris en vagonfabriko de Kopřivnice, havis multajn infanojn, el kiuj pluraj mortis je tuberkulozo. Jan sola fariĝis studento, nome en proksima Příbor. Li okupiĝis pri filozofio, ne drinkis alkoholaĵojn, nek fumis, kio tiam ŝajnis stranga, eĉ ekstravaganca. Kun sia edzino, fraŭline Khodlová el Plzeň, li ne havis proprajn infanojn, sed adoptis knabon kaj knabinon el fremdaj familioj (al la knabo mortis patrino je tuberkulozo). Ili bone edukis ilin, la knabinon ili bone edzinigis, la knabo ellernis metiojn de buĉisto kaj kelnero. Dum okupacio la adoptita filo laboris en fabriko „Tatra“, post la laboro li studis kaj nelonge antaŭ la morto de Jan Holub akiris titolon de inĝeniero.

Verkoj redakti

  • Mezinárodní řeč esperanto (Internacia lingvo Esperanto, 1900, kun V. Bílík kaj Th. Čejka)
  • Různé myšlenky (Diversaj ideoj, manuskripto, ĉ. 1900)
  • Z mého života (El mia vivo, manuskripto, ĉ. 1900)
  • Psychologické poznámky (Psikologiaj rimarkigoj, 5.2.1900)
  • Rod, číslo kaj sklonba jmen podstatných (Genro, nombro kaj deklinacio de substantivoj, Bohema esperantisto, 1902, p. 3 kaj 12)
  • Přídavná jména (Adjektivoj, Bohema esperantisto, 1902, p. 13-14 kaj 19-20)
  • Ukázka z připravovaného slovníku česko-esperantského, Bohema esperantisto, 1904, p. 123-124)
  • Zájména - ostatní (Pronomoj - ceteraj, Bohema esperantisto, 1904, p. 6-8, 28-30)
  • El Bohemujo kaj Moravujo (Lingvo Internacia, 1900, 107, 126-127)
  • El Bohemujo kaj Moravujo (Lingvo Internacia, 1901, 133-134)
  • Bohemaj proverboj (Lingvo Internacia, 1901, p. 152)
  • Bibliografio (Recenzo pri lernolibro de František Vymazal, Lingvo Internacia, 1902, p. 85)

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti