Markolo Bass: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|250px|right|Mapo de Aŭstralio kun la Markolo Bass markate en helblua [[Image:Bass Strait islands.png|thumb|350px|right|Mapo de la '...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:45, 22 nov. 2011

Markolo BassBass-Markolo estas markolo apartiganta Tasmanion de la sudo de la aŭstralia kontinento, specife la ŝtato de Viktorio.

Mapo de Aŭstralio kun la Markolo Bass markate en helblua
Mapo de la Bass Strait inklude ĉefajn insularojn

Etendo

La Internacia Hidrografa Organizo difinas la limojn de la Bass-Markolo jene:[1]

  • "Okcidente la Orienta limo estas la Granda Aŭstralia Golfo [Linio de Kabo Otway, Aŭstralio, al Insulo King kaj de tie ĝis Kabo Grim, la plej nordokcidenta ekstremaĵo de Tasmanio].
  • Oriente la okcidenta limo de la Tasmana Maro inter Insulo Gabo kaj Pinto Eddystone [Linio el Insulo Gabo (proksime de Kabo Howe, 37°30'S) ĝis la nordorienta pinto de Orienta Fratino-Insulo (148°E) de tie laŭ la 148-a meridiano ĝis Insulo Flinders; preter tiu insulo linio iranta ĝis la oriento de Vansittart Shoals ĝis la [kabo] de la insulo Barren, kaj de Kabo Barren (la plej orienta punkto de [Kabo] Barren) al Eddystone Point (41°S) en Tasmanio]."

Eltrovo kaj esplorado

La markolo estis nomita laŭ George Bass post kiam li kaj Matthew Flinders pasis tra ĝi ĉirkaŭnavigante la tiam nomitan Van Diemen's Land (nun nomitan Tasmanio) en la ŝipo Norfolk en 1798-99. Ĉe la rekomendo de Flinders la guberniestro de Novsudkimrio, John Hunter, en 1800 nomis la pecon de akvo inter la kontinento kaj la tero de Van Diemen "Basses Strait".[2] Poste ĝi iĝis konata kiel Bass-Markolo.

La ekzisto de la markolo estis proponita en 1797 de la mastro de la ŝipo Sydney Cove kiam li atingis Sidnejon post konscie esti surgrundigante sian kolapsantan ŝipon kaj estante senhelpigita ĉe insulo Preservation (ĉe la orienta fino de la markolo). Li raportis ke la forta sudokcidenta marfluo kaj la tajdoj sugestis, ke la insulo estis en kanalo interligante la Pacifikon kaj sudan Hindan Oceanon. Guberniestro Hunter tiel skribis al Joseph Banks en Aŭgusto 1797 ke ŝajnis certe ke markolo ekzistas.[3]

Koordinatoj: 40° S 146° O / 40 °S, 146 °O / -40; 146 (mapo)

Notoj

  1. Limits of Oceans and Seas, 3rd edition. International Hydrographic Organization (1953). Alirita 7a Februaro 2010.
  2. Flinders, Matthew (1814). A Voyage to Terra Australis
  3. Blainey, Geoffrey. (1966) Tyranny of Distance: How Distance Shaped Australia's History. Melbourne: Sun Books, p. 73–4.