Regiono Tigrajo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Tigrajo''' aŭ '''Tigreo''' (ትግራይ ''Təgərayə'') estas la plej norda el la naŭ etnaj regionoj (aŭ ''kililoĉoj'') de [[Etiopio]], antaŭe konata kiel Regiono 1. Ĝi estas la hejmo de la [[tigrajoj]], kaj la ĉefurbo estas [[Mekele]]. La regiono havas landlimon norde kun [[Eritreo]] (sendependa de Etiopio ekde [[1993]]), okcidente kun [[Sudano]] (ŝtato [[Gadarifo]]), oriente kun la [[regiono Afaro]], kaj sude de la [[regiono Amharo]].
En Tigrajo loĝas ĉ. 4.314.456 personoj en 50.078,64 km2km². La reganta etno estas la [[tigrajoj]] (96,5%), kun ĉeesto de aliaj grupoj kiel [[amharoj]] (1,63%), [[sahoj]] (0,71%), [[afaroj|Afar]] (0,29%), [[agaŭoj]] (0,19%), [[oromoj]] (0,17%) kaj la [[kunamaoj]] (0,07%). Religie, 95,6% de la loĝantaro apartenas al la [[Etiopia Ortodoksa Eklezio]], 4,0% estas [[Islamo|islamanoj]], 0,4% estas [[romkatolika Eklezio|katolikoj]] kaj 0,1% estas ''pentajoj'' (protestantaj etiopaj kristanoj).
 
== Historio ==
Jam en la fino de la [[2-a jarmilo a.K.]] apud la urbo [[Akordato]] ekzistis evoluinta kulturo de agrikulturistoj kaj bestbredistoj, kiuj uzis irigacion, plugis je bovoj per malnovegipteca plugilo ''mareŝa'', kultivadis tritikon, hordeon kaj aliajn grenojn.
 
En la [[1-a jarmilo a.K.]] komenciĝis transmigrado al la [[plataĵo Tigreo]] de [[Semidoj|semidaj]] ([[Arabio|arabiaj]]) gentoj, kiuj intermiksiĝis kun lokanoj. Rezulte de tio aperis la nova etno — malnovetiopoj ankaŭ nomataj «popolo agazi» laŭ la nomo de unu el etnopolitikaj unuiĝoj de Norda Etiopio. Do nuna Tigrajo ricevis la nomon «lando de Agazi» kaj la lingvo de ĝiaj loĝantoj estis nomata «geez». Interalie transmigrintoj alportis [[Politeismo|politeisman]] semidan religion. Aperis multaj temploj ĉirkaŭ kiuj diskreskadis setlejoj.
 
Post disfalo de la reĝlando Agazi, Norda Etiopio unuiĝas en la fortan [[Aksuma Reĝlando|Aksuman reĝlandon]], centra parto da kiu troviĝis en nuna Tigrajo. En la 3-4-a jarcentoj ĝi regis super gentoj de apudaj montaraj kaj stepaj ĉirkaŭaĵoj, Suda Aarabio kaj Orienta Sudano, super la regnoj [[Kuŝ]] kaj [[Himjar]]. Je la [[Nubia dezerto|Nubia]] kaj [[Libia dezerto|Libia]] ĝi limis kun la [[Bizanca imperio]], jela centra Arabio — kun la Bizanca imperio kaj [[Persio]].
 
En la 4-a jarcento el la [[Roma imperio]] al Aksumo penetras [[kristanismo]], kiu meze de la 4-a jarcento dum la regado de la reĝo [[Ezano]] iĝas ŝtata religio. La [[Sirio|siri]]devena sklavo [[Frumentij]], sekretario de Ezano, organizis la unuan kristanan komunumon de Aksumo komence de lia regado. Post la reĝo kreskis, inter [[346]] kaj [[356]] (pli proksime al la lasta) Frumentij alvenis [[Aleksandrio]]n, kie la ortodoksa episkopo [[Atanazio]] ordinis lin unua episkopo de Aksumo. En 356Atanazio perdis sian postenon. Inter la {{daton|24|februaro}} [[357]] kaj la {{daton|2|oktobro}} [[358]] li verkas «Apologeon» — alparolon al la romia imperiestro [[Konstancio la 2-a]], protektanto de la [[arianismo]] — en kiu interalie diras: «Komrenu, trian fojon atingis min onidiro, ke alvenis al la aksumaj regantoj leteroj, en kiuj oni petas ilin zorgi pri forsendo de tie de la Frumentij, episkopo de Aksumo...».
 
 
[[kategorio:Regionoj de Etiopio|Tigrajo]]