Mallongigo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilado
Linio 1:
'''Mallongigo''' estas maniero litere redoni vorton aŭ grupon de vortoj skribante nur parton de la literoj[[litero]]j.
 
En [[Esperanto]] ne estas devigaj reguloj[[regulo]]j pri mallongigado. Oni povas mallongigi vorton skribante nur ĝiajn komencajn literojn, ekzemple la vorton ''ekzemple'' oni ofte skribas “ekz.”. Tiam estas kutime meti punkton fine de la mallongigo, por montri ke literoj estas forlasitaj. Eblas ankaŭ forlasi parton de la vorta interno, ekz. “S-ro” estas kutima mallongigo de ''Sinjoro''. En loko de vortomeze forlasitaj literoj oni metas ofte streketon, sed ankaŭ eblas tute ne indiki la mankantajn literojn: “Sro". Longajn, plurvortajn nomojn[[nomo]]jn de konataj organizaĵoj[[organizaĵo]]j oni ofte mallongigas, precipe se ili aperas ripete en sama teksto, skribante nur la komencajn literojn de la ĉefaj vortoj aŭ vortopartoj, ekz. “UEA” por ''[[Universala Esperanto-Asocio]]'', “ITU” por ''[[Internacia Telekomunika Unio]]'', “MOS” por ''[[Monda Organizaĵo pri Sano]]''. Tiajn mallongigojn oni iam skribas ankaŭ kun punktoj: I.T.U.
 
Manieroj mallongigi estas multaj. Oni povas ankaŭ krei kvazaŭ novajn vortojn, kombinante literojn aŭ silabojn el vortoj: “ReVO” por ''[[Reta Vortaro]]''. La novaj elektronikaj rapidmesaĝaj sistemoj (ekz. [[poŝtelefono|poŝtelefonaj]] tekstmesaĝoj kaj [[interreto|interretaj]] tujmesaĝiloj[[tujmesaĝilo]]j kaj babilejoj[[babilejo]]j) naskis tutan kulturon[[kulturo]]n de nova “slanga”“[[slango|slanga]]” mallongigado (ligojn al tiutemaj artikoloj trovu ĉi-poste sub “Vidu ankaŭ”).
 
Mallongigoj, se tiuj ne estas inter la plej oftaj kaj konataj, malrapidigas legadon kaj povas eĉ resti tute enigmaj al la leganto. Tial oni evitas, en bonstila [[prozo]], uzi mallongigojn. Se estas oportune, ekz. en longa artikolo pritraktanta iun organizaĵon, utiligi mallongigojn, oni enkondukas tiujn nur post kiam la leganto unue konatiĝis kun la plena nomo kaj vidis la interkrampe aldonitan mallongigon.
 
Iom aparta okazo estas la normigitaj ''simboloj[[simbolo]]j'', uzataj ekz. pri mezurunuoj[[mezurunuo]]j de la [[Sistemo Internacia de Unuoj]], kiel “m” por ''metro'', “kW” por kilovato, aŭ “MHz” por ''megaherco''. Tiuj estas principe sendependaj de la uzata [[lingvo]] kaj sekvas striktajn regulojn pri kombinado kaj uzo de majuskloj. Similiaj estas ekzemple la simboloj de [[ĥemio|ĥemiaj]] elementoj (“N” por ''[[azoto]]'', “Ne” por ''[[neono]]'', “Na” por ''[[natrio]]''), kaj aliaj fakoj de [[tekniko]] kaj [[scienco]] povas havi siajn proprajn sistemojn. La simbolojn oni ne povas trakti simple kiel ''mallongigojn'', ĉar ofte ne temas pri mallongigita formo de vorto en la lingvo de tiutema teksto: ekz. ankaŭ en [[angla lingvo|anglalingva]] teksto oni uzas “Na” kiel simbolon de natrio, kvankam la angla vorto estas ''sodium'', kaj en Esperanto oni skribas “N” por ''azoto''.
 
Pri iuj internaciaj organizaĵoj oni vidas ofte mallongigon ĉerpitan el alia lingvo, plej ofte el unu el ties ĉefaj oficialaj lingvoj. Por MSO iam aperas “WHO” (el la angla ''World Health Organization'') ankaŭ en neangla teksto, simile “BIPM” (el la franca ''Bureau international des poids et mesures'') por la [[Buroo_Internacia_pri_Pezoj_kaj_Mezuroj|Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj]]. Iam tia mallongigo povas iĝi preskaŭ sendependa vorto. La plej fama tia estas “Unesco”, kiun oni jam ne analizas kiel “U.N.E.S.C.O.”, kaj kiu akiris la regulan esperantigon [[Unesko]], jam kun nur minimuma mallongiga rilato al la plena nomo de la ''Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo''.
 
Iam oni vidas provojn esperantigi la nomon de iu internacia organizaĵo tiel, ke laŭeble konserviĝu ĝia internacia mallongigo. Por BIPM tio estas facila, ĉar eblas simple ordigi la vortojn iom alie: ''Buroo Internacia pri...'', sed eĉ en tio elstaras unue la elekto de la vorto ''Buroo'' anstataŭ ekz. ''Oficejo'' aŭ ''Organizaĵo'', por konservi la literon “B”. Alitipa esperantigo, kiu jam firme enuziĝis, estas “TTT” (''[[Tut-Tera Teksaĵo]]''; komence eble duone ŝerca esprimo) por la ĉiea nuntempa fenomeno multlingve konata laŭ la angla mallongigo “WWW” (''World Wide Web'').
 
=== Mallongigoj uzataj en Esperanto ===