La Puebla de Almoradiel: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Informkesto urbo | nomo = La Puebla de Almoradiel | mapo = | flago = | blazono = | lando = Hispanio | regiono = Kastilio-Manĉo | provinco = Toledo |...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:46, 26 apr. 2012

ISO

La Puebla de Almoradiel estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

La Puebla de Almoradiel
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Poŝtkodo 45840
Retpaĝaro Web de La Puebla de Almoradiel
Politiko
Urbestro Julia Villarejo Hernando
Demografio
Loĝantaro 5,976  (2011)
Loĝdenso 56,38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 36′ N, 3° 7′ U (mapo)39.5988544-3.1173215Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 36′ N, 3° 7′ U (mapo) [+]
Alto 695 m [+]
Areo 106 km² (10 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
La Puebla de Almoradiel (Tero)
La Puebla de Almoradiel (Tero)
DEC
La Puebla de Almoradiel
La Puebla de Almoradiel
Situo de La Puebla de Almoradiel
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Puebla de Almoradiel [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Puebla de Almoradiel en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio

La deveno de la vorto "Almoradiel" havas diversajn versiojn:

  • Laŭ unu "Almoradiel" devenas el la artiklo araba "Al", de la vorto latina "murellu", diminutivo de "muru" (muro), kaj de la diminutivo mozaraba "diel". Fine "Almoradiel" signifus malgranda muro.
  • La alia versio, ŝajne pli certa, indikas ke la vorto "Almoradiel" estas konstituata de: Al-murad-ied, "Al" estas la artiklo "la" en araba; "murad" signifus "kastelo" en mozaraba; kaj "ied" estus diminutivo "malgranda", kaj tiele la laŭvortera traduko estus "La malgranda kastelo".

Aliflanke, "La Puebla" (la vilaĝo) estas aldonenda al la nomo de la loko prr la reloĝado fare de la ordeno de Santiago en la 14a jarcento.

Loĝantoj

La loĝanto nomiĝas almoradiense. La censita populacio en 2011 estis de 5.976 loĝantoj kaj la denseco estas de 56,38 loĝ/km².

Situo

La Puebla de Almoradiel estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 695 m; je 98 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 132 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 128 km el Ciudad Real, same je 128 el Kvenko, je 150 km el Albacete, je 282 km el Valencio kaj je 742 el Barcelono. La areo de ties teritorio estas de 106 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°35′″ N 3°07′″ Ok.

Geografio

La Puebla de Almoradiel estas municipo situanta en la kerno de La Mancha toleda, prezentas konturon de la tereno rompita de malgrandaj altoj. Ties argilaj teroj estas trafluataj de la rivero Gigüela, situanta oriente de la municipa teritorio. Tiu tipo de tereno taŭgas por cerealoj, vitejoj kaj olivarboj, kaj ankaŭ el tiu argilo oni fabrikas la arabajn tegolojn, la tipan potfaradon kaj la murojn de la antikvaj domoj.

Pri klimato, hegemonias kontinenta kun varmaj someroj (julie kaj aŭguste), kaj malvarmaj vintroj (decembre kaj januare); printempoj kaj aŭtunoj estas la jarsezonoj kiam plej pluvas, kvankam tio malregulas dum la tuta jaro kaj malfote neĝas. Tamen somere povas okazi malsekego dum du monatoj.

La Puebla, populare nomita tiel en la komarko (ĉar en Hispanio abundas vilaĝoj nomitaj tiel), limas kun la municipaj teritorioj de Corral de Almaguer kaj Villanueva de Alcardete norde, Quintanar de la Orden oriente, Miguel Esteban kaj Quero sude, kaj La Villa de Don Fadrique okcidente; ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe La Puebla de Almoradiel super 00 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe La Puebla de Almoradiel kie oni falis al la nunaj 00.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte (kvar foje) la maldekstra Apolonio Recuero Villajos (IU) kaj poste trifoje la dekstra PP.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

La ĉefa industrio de la vilaĝo estas vina, kies ĉefa produktanto estas la kooperativo Virgen del Egido, kun ĉirkaŭ 1600 partneroj, unu de la plej grandaj de la zono, kun modernaj instalaĵoj vinfaraj situantaj en la suda zono de la vilaĝo. Estas ankaŭ la pli malgranda Bodega Almurad, komune konata kiel "El Grupo", kiu karakteras pro bonkvalita ruĝa vino, kaj la alkoholproduktejo Finca La Blanca.

Krome, dum la 1990-aj jaroj, tiu municipo estis kiu havis pli altan proporcion de agrikultura maŝinaro por loĝanto en la tuta Eŭropo; kaj la dua tutmonde, poste nur de israela vilaĝo, kio elstarigas la klaran karakteron de la municipo.

Notoj


Vidu ankaŭ