Vladimiro (poetiko): Malsamoj inter versioj

poezia formo: kvarversa strofo kun jena strukturo: la 1a kaj la 3a versoj konsistas el po 8 silaboj (4 trokeoj) kaj estas senrimaj; la 2a kaj la 4a versoj konsistas el po 6 silaboj (3 trokeoj) kaj rimiĝas inter si
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:03, 16 mar. 2006

Vladimiro estas kvarversa strofo kun jena strukturo: la unua kaj la tria versoj konsistas el po ok silaboj (4 trokeoj) kaj estas senrimaj; la dua kaj la kvara verso konsistas el po 6 silaboj (3 trokeoj) kaj rimiĝas inter si.

Analoge al aleksandroj, ĉi tiu poemformo ricevas sian nomon el la verko La bapto de caro Vladimir, de Karel HAVLÍČEK Borovský, en kies esperantigo fare de Tomáš PUMPR ĝi estis uzata:

Ekaŭdinte Vladimiro
pri la fia vorto,
aĉe kraĉis, akre sakris,
kaj kun li la Korto.
(p. 19)

La tradukinto klarigas en librofina "Komentario" ke la metriko de la poemo imitas la ukrainajn popolkantojn nomatajn "kolomijkoj", kies regula skemo estas du kvartrokeoj alternantaj kun du tritrokeoj, kun kelkaj ritmaj neregulaĵoj ne sekvitaj en la esperantigo; ke rimiĝas plejparte nur la paraj versoj, neofte ankaŭ la malparaj; ke ŝatataj estas ankaŭ la internaj rimoj (ene de unu sama verso), pli oftaj en la traduko ol en la originalo; kaj ke la rimoj estas jen puraj, jen pli-malpli asonancaj.