Melikerto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Melikerto''' (helene ''' Μελικέρτης ''', latine '' Melicertes '') estis en la helena mitologio filo de la orĥomena reĝo Atamas...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:09, 17 jan. 2013

Melikerto (helene Μελικέρτης , latine Melicertes ) estis en la helena mitologio filo de la orĥomena reĝo Atamaso.

Lia patrino estis Ino, la dua edzino de la reĝo Atamaso. Lia frato nomiĝis Learĥo. Dum la reĝino proprajn infanojn amis, male gefratoj Frikso kaj Helo de la unua edzeco de la reĝo estis por ŝi makulo en la okulo kaj intrigis tiel longe, ĝis de minaco de ilia vivoperdo devis savi ilin virŝafo kun ora felo. Bedaŭrinde kiam ĝi forportis ilin al la fora Kolĉido, malgranda Helo falis en maron kaj dronis.

Poste, kiam Ino transprenis edukadon de malgranda dio Dionizo, kies gepatroj estis Zeŭso kaj lia amantino Semela, edzino de Zeŭso Hera pro ĵaluzo kaj venĝe sendis al la reĝo Atamaso frenezecon. En kolerŝtormo li mortigis Learĥon kaj priminacis ankaŭ Melikerton. Ino ĉirkaŭbrakis la filon kaj saltis kun li el marroko en maron. Dioj savis ilin kaj eĉ transprenis ilin inter si. Ino akceptis nomon Leŭkotoo kaj el Melikerto fariĝis Palaimono.

Malgraŭ Ino en sia vivo ne ĉiam estis afabla kaj homama virino, fine ŝi transformiĝis en protektantinon de naĝantoj, ĉiam volema helpi al dronantoj. Pro tio grekaj kaj romaj maristoj adoris ilin ambaŭ ĝis la kristanaj tempoj.


Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Melikertés