Uzanto:Pimvantend/provejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Dirk Cornelis (Cees) Andriesse''' (Leeuwarden, 21 decembro 1939) estas nederlanda fizikisto, verkisto kaj historiisto de la scienco. ==Trej...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:10, 28 okt. 2013

Dirk Cornelis (Cees) Andriesse (Leeuwarden, 21 decembro 1939) estas nederlanda fizikisto, verkisto kaj historiisto de la scienco.

Trejnado

Andriesse studis teknikan fizikon en la Universitato de Teknologio de Delft, kie li specialiĝis en la fiziko de radiado. Li ricevis sian titolon de inĝeniero en 1965. En 1969 li akiris sian titolon de doktoro kun tezo pri la disĵeto de neŭtronoj en gasa argono.

Scienca Esploro

Poste li laboris en la Kapteyn Observatorio en Roden, parto de la Universitato de Groningen. En 1978 li unue kalkulis la radiadon de interstela polvo kun fluktuanta temperaturo. Nur post la fino de la jarcento povis esti konkludita el transruĝaj observoj el la spaco ke la spektro kalkulita de li estas proprieto de ĉiaj galaksioj. En 1979 Andriesse kreis teorion por la perdo de maso de steloj. Kiam ĉi teorio bazita je fluktuaĵoj, kion Andriesse ankoraŭ konsideras kiel sian plej bonan rendimenton, estis nesufiĉe entuziasme ricevitan, li forlasis en 1980 seniluzia la astronomion.

Nuklea Energio

Li aliĝis al la KEMA (instituto de la nederlanda elektroindustrio) en Arnhem por esplori la sekureco de nukleaj reaktoroj. Tie li kondukis eksperimentojn kun malgrandaj kvantoj de radioaktiva brulaĵo. En tiu periodo la Ĉernobila nuklea katastrofo okazis. Kion Andriesse faris kun granda gardeco en miniatura skalo en sekura laboratorio, tie okazis en granda skalo en aero libera.