Kabkolonio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:44, 19 jan. 2014

Kabkolonio (nederlande Kaapkolonie, angle Cape Colony) estis nederlanda kolonio unue establita en la jaro 1691 ĉe la Kabo de Bona Espero en Sud-Afriko. Ĝi progrese etendiĝis ekde Kaburbo de la 18-a ĝis la 19-a jarcentoj, kaj kovris pli ol 569 000km² komence de la 20-a jarcento.

Mapo de Kabkolonio

La kolonio estis okupita de Britio en 1795 sed rekonkerita de Nederlando en 1803. Ĝi fine refariĝis brita en 1806, kaj spertis rapidan ekonomian kaj demografian disvolviĝojn en la sekva jarcento. Ĝi perdis sian aŭtonomion en 1910, kiam la Unio de Sud-Afriko estis fondita.