Tinĉjo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 96:
En Sildavio, la nuna reĝo estas Reĝo Muskar kiu, kiel ĉiuj sildaviaj reĝoj, ne rajtas regi sen la Sceptro de la Reĝo Ottokar. Ĉiujare la reĝo partoprenas paradon por ĝin montri, dum la popolo kantas la nacian kanton ("Ĝoju, Sildavio!/Jen nia reĝo/Lia Sceptro atestas/Pri liaj grandaj faroj mi kantos"). La sceptro estas bastono kun kapo de pelikano supre.
 
Tinĉjo sukcesas averti al la reĝo malgraŭ la klopodoj de verŝajne duono de la lando, kiuj estas parto de la komploto kontraŭ Muskar. Post kiam li sukcesas averti al la reĝo, ili ĉiuj rapidas al la trezorkamero ĝustatempe por eltrovi ke mankas la Sceptro, dum kuŝas surplanke nekonscie AlembickAlembik', la fotisto Czarlitz, kaj iuj gardistoj. Konfuzite, Tinĉjo vagas en la urbo kaj rimarkas risortan kanonon en ludilvendejo. Li revenas al la trezorkamero kun bastono samgranda kiel la Sceptro kaj montras ke la fotilo estas, fakte, risorta kanono kaŝita.
 
Tinĉjo transiras la riveron por serĉi la Sceptron en betularbaro. Ĝin trovas [[Bordurio|borduriaj]] gardistoj, kiujn li sekvas. Ĉe la bordolandlimo, Tinĉjo ŝiras la Sceptron el la manoj de borduriano kaj trafas aviadilon, kiun oni surterigas pafe. Li daŭrigas la vojaĝon piede; Miluo alkuras kun la Sceptro (kiu falis el la poŝo de Tinĉjo) en sia buŝo, tuj antaŭ ol Muskar estis abdikonta.
 
La Reĝo donas al Tinĉjo la titolon de "Kavaliro de la Ordeno de la Ora Pelikano".