Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  KuboF (diskuto) 13:03, 26 Nov. 2013 (UTC)

Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto kaj gratulon por viaj unuaj redaktoj! --pino (diskuto) 10:48, 31 Okt. 2013 (UTC)

Esperanta Eldonejo / Dolmen Editions redakti

Saluton Petrochibleur kaj bonvenon al Vikipedio! Mi ĝojas ke vi decidis kunlabori en Vikipedio. Tamen mi ŝatus vin informi, ke ekzistas bazaj postuloj pri novaj artikoloj, precipe ke tiu artikolo ne estu ege mallonga kaj provizu almenaŭ bazajn informojn laŭ kio aliuloj povas serĉi, vidu Vikipedio:Perfekta ĝermo de artikolo.

Tio okazis al via artikolo Esperanta Eldonejo (nun ĝi nomiĝas Dolmen Editions). Ĉu vi eventuale povus aldoni pliajn informojn kaj precipe klarigi kial ĝi estas sufiĉe menciinda? En nuna stato ĝi ja ne povas daŭre esti kaj jam estas diskutata forigo de ĝi. Mi esperas ke tio ne malplaĉigos vian laboradon en Vikipedio kaj ni povos bone kunlabori. Amike. --KuboF (diskuto) 12:59, 26 Nov. 2013 (UTC)

Mi kopias la lastajn mesaĝojn por vin skribi, ĝojante, ke mi havis signon de vivo en tiu soluleca laboro. Dankon por via mesaĝo, kvankam mi ne scias, ĉu vi ricevos mian!
Do, mi bone komprenis, ke mi devas pravigi la menciindecon de miaj enskriboj, ekz. pri "la Dolmena afero". Fakte la Dolmenan eldonejon, mi elektis por doni iomete da reklamo al tiu firmo, kies motivojn mi ne konas. Se vi juĝus, ke tiu afero mankas je respekto al aliaj eldonistoj, mi bone komprenos tion kaj forigos la koncernajn skribaĵojn, nature! Do faru mesaĝon en tiu "sensumo" (pozitiva aŭ negativa, kompreneble!), mi obeos al viaj principoj, laŭ la etika vidpunkto de Vikipedio! Plu mesaĝu al mi, se vi juĝos tion utila... Amike, Petrochibleur.
Sal. Bonvolu, supre en mia diskuto estas granda kesto kiu informas ke mi respondas tie, kie la diskuto komencis, do mi respondas ĉe vi.
Iom da reklamo ĝenerale ne estas problemo. Problemo estas se reklamato ne estas sufiĉe signifa por enciklopedio aŭ se la artikolo estas malneŭtrala. Krome nun estas problemo ankaŭ pri longeco, ja estas minimumo de informoj. Se vi nenion faros, ĝi estos forigita post unu semajno, se vi volas konservi ĝin bonvolu pligrandigi ĝin kaj pruvi gravecon. Amike. --KuboF (diskuto) 16:07, 26 Nov. 2013 (UTC)
Ĉu nun estas sufiĉe da materialo por la daŭrigo de tiu paĝo? Ankaŭ mi atendas pliajn reagojn. Mi zorgeme kontrolos tiun paĝon. Dankon al Pino por sia helpo, koncerne la retadresojn, kiujn li bele dispoziciis. Kore al ĉiuj. —La komenton aldonis, sen subskribo, Petrochibleur (diskuto • kontribuoj) 15:00, 27 Nov. 2013
Mi pensas ke nun ĝi povas jam resti, almenaŭ ne estas tro mallonga. Tamen bonus se en estonteco ĝi estus pli longa. Amike. --KuboF (diskuto) 14:25, 28 Nov. 2013 (UTC)


Oyonnax redakti

Mi ŝanĝis la nomon de la departamento Aino al Ain laŭ la franca nomo en la dekstra kadraĵo, ĉar tiu esperantigo ne taŭgas, ĉar ĝi alidirektas al japanejo "Ajnuo".

Senproblema. --pino (diskuto) 12:05, 14 Dec. 2013 (UTC)


Oyonnax redakti

Dankon por via lasta mesaĝo. Mi nun provas subskribi vikipedie. --Petrochibleur (diskuto) 21:03, 14 Dec. 2013 (UTC)

Saluton, Petrochibleur. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=koverto de verko, kiu datas de novembro 2013.
|fonto=Perigorda Esperanta Grupo 
|aŭtoro=François Schmidt
|dato=2004
|permeso=valida fare de la eldonisto ĉe la GEP
|aliaj versioj=?
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 17:11, 26 Dec. 2013 (UTC) Mi mesaĝis al la informanto. Mi atendas respondon.--Petrochibleur (diskuto) 22:22, 26 Dec. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:43, 30 Dec. 2013 (UTC)

Saluton Petrochibleur! Mi malfaris vian ŝanĝon en Elle s'appelait Sarah (filmo), tial ke "rastado" estas jam vaste uzata koncerne tiun epizodon de la germana okupado en Francio. Sed vi pravas, "raziado" estas ankaŭ taŭga vorto, sed necesus ŝanĝi ĉion. --Dominik (diskuto) 17:42, 6 Maj. 2014 (UTC)

Denove saluton Petrochibleur! Mi bonvolas korespondi kun vi pri la redaktado de artikoloj. --Dominik (diskuto) 13:45, 12 Maj. 2014 (UTC)