Vegetarismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 89:
Jam de la komenco de la esperanta movado partoprenadis en ĝi multaj vegetaranoj, ankaŭ grafo [[Lev Tolstoj]], kiu donis fortan moralan subtenon al Esperanto, estis fervora vegetarano laŭ etikaj principoj. La „[[Fundamenta Krestomatio]]“ enhavas du impresajn artikolojn pri vegetarismo, el kiuj „La Hejmo de la Metiisto“ estas tre konata.
 
Dum la [[UK 1908|4-a Universala Kongreso]] (UK) en [[Dresdeno]], je [[16-a de aŭgusto]] [[1908]], laŭ iniciato de [[René Ladevèze]] el Agen (mortis en [[1885-1913]]), estisel fondataAgen, fondiĝis Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj, kiu kelkajn jarojn poste plisimpligis sian nomon al [[Vegetara Ligo Esperantista]] (VLE).<ref>[http://www.ivu.org/history/societies/esperanto.html "History of Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio "], en retejo de la neesperantista unuiĝo IVU {{en}}</ref> Tolstoj, per speciala skriba konfirmo, akceptis ĝian honoran prezidantecon. Administranto kaj animo de VLE estis Ladevèze, tiutempe en [[Hamburgo]]. La ligo eldonis flugfoliojn en Esperanto pri vegetarismo kaj en tri naciaj lingvoj pri Esperanto. [[August Oskar Bünemann|Oskar Bünemann]] en julio [[1914]] ekeldonis modestan dumonatan bultenon „Vegetarano“ kiel ligilon inter la membroj kaj propagandilon inter esperantistoj por vegetarismo, inter vegetaranoj por Esperanto. Tiutempe [[Rezső Rajczy|Rudolf Rajczy]] en [[Budapeŝto]] estis kasisto kaj [[J. A. Gill]] en Tunbridge, [[Anglio]], sekretario de la ligo.
 
Jam dum la 4-a Internacia Vegetarana Kongreso en [[Hago]], 1910, Esperanto ludis gravan rolon. Kelkaj parolis esperante, inter aliaj Gill (''La du verdaj aferoj'') kaj s-ino Van der Vet-Dirksen (''Kio devas aparteni al la tuta homaro'').<ref>[http://vegetarismo.info/historio/ "Historio de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio"], en retejo de la asocio TEVA {{eo}}</ref> Pro la [[unua mondmilito]] la redaktanto en [[Milano]] devis transdoni en majo 1915 sian laboron al f-ino Maria van Rees en [[Utreĥto]], kiu kondukis la aferojn ĝis fino de [[1916]]. Tiam la ligo ĉesis funkcii. En 1920, dum la [[UK]] en [[Hago]], vegetarismo ludis gravan rolon, multaj el la kongresanoj, inter aliaj ges-roj [[J. R. G. Isbrücker|J.R.G]] kaj [[Julia C. Isbrücker]], sidis ĉe la vegetara sekcio de la tablo. VLE havis fakkunsidon kaj decidis la pluan eldonon de la bulteno. Post cirkulero dissendita antaŭ la kongreso, aperis en oktobro 1920 sub redaktado de Bünemann, kun gvida artikolo de la liga prezidento, J. W. Sevenhuijsen (mortis [[10-an de februaro]] 1923), la unua postmilita numero de la „Vegetarano“. La enhavo rilatas ne nur al vegetarismo, sed al la tuta vivreformo kaj al la radikala [[pacifismo]].
 
De 1927 ĝis 1932 la gazeto samtempe estis oficiala organo de la ne-esperantista asocio Internacia Vegetara Unio, kiu ĉesigis tiun aranĝon pro financaj motivoj. De oktobro 1921 ĝis fino de 1926 ĝi enhavis specialan fakon „Movado por ĉasta vivo“, sub. red. de Daniel Roskes, Hago. Dum 1926 la bulteno aperis en la kadro de la revuo „Libero“ presita en [[Sofio]], [[Bulgarujo]], sed tiu aranĝo ne estis kontentiga. La administradon de la ligo kaj ĝia organo poste prizorgis Ion Ionescu Kapatzana, en [[Bukareŝto]], [[Rumanio|Rumanujo]], kaj lin helpis landaj sekretarioj. Kelkaj el ili kiel s-inoj [[Margrethe Noll|Noll]], Dresen, Royer, Blaise kaj Roskes-Dirksen ktp., jam de multaj jaroj laboradas por VLE, kies celoj estas: disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj, antaŭenpuŝi la internacie solidarecan vegetaran movadon.
 
=== 20042000-aj jaroj ===
Esperanto havis spacon apud la oficialaj lingvoj (la portugala, la hispana kaj la angla) dum la 36-a Monda Vegetarana Kongreso, okazinta en Novembro 2004 en la urbo Florianópolis (ŝtato Sankta Katarina), [[Brazilo]], organizata de [[Internacia Vegetarana Unuiĝo]] kaj Brazila Vegetarana Societo. Estis invitataj esperantistoj, vegetaranoj aŭ ne, por disvastigi la internacian lingvon kadre de tiu internacia evento. Ankaŭ en la 37-a Monda Vegetara Kongreso, en Dresdeno, Germanio, celebrante la 100-jaran jubileon de la fondiĝoj de la esperantista kaj neesperantista mondaj vegetaranaj asocioj, estis informstando kaj programaj prezentoj pri Esperanto, kaj same en la 38-a Monda Vegetara Kongreso, en [[Ĝakarto]], insulo [[Javo]], [[Indonezio]], kie la esperantista kunlaboro kontribui al la kongreso signife stimulis la reorganiziĝon de la nacia Esperanto-movado.<ref>[https://www.yumpu.com/it/document/view/21026519/elsuti-la-gazetan-numeron-ce-gazetejoorg-pezo-11-mb/3 laŭ informoj de la gazezo "Esperantista Vegetarano", numero 2010/2, paĝoj 2-5] {{eo}}
 
Esperanto havis spacon apud la oficialaj lingvoj (la portugala, la hispana kaj la angla) dum la 36-a Monda Vegetarana Kongreso, okazinta en Novembro 2004 en la urbo Florianópolis (ŝtato Sankta Katarina), [[Brazilo]], organizata de [[Internacia Vegetarana Unuiĝo]] kaj Brazila Vegetarana Societo. Estis invitataj esperantistoj, vegetaranoj aŭ ne, por disvastigi la internacian lingvon kadre de tiu internacia evento.
 
=== 2012 ===
 
=== 2010-aj jaroj ===
Ekde de komenco de 2012 reekis en [[SAT]] la vegetara sekcio, kiu agadas sub formo de frakcio, en kunlaboro kun aliaj vegetaraj esperantistoj el la movado (kiel [[TEVA]]).