Kep Enderby: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e + interna ligilo "Parlamento de Aŭstralio"
eNeniu resumo de redakto
Linio 15:
| denaska esperantisto =
}}
'''Keppel''' "'''Kep'''" '''ENDERBY''' (naskiĝis {{naskiĝdato|1926|6|25}}, mortis {{mortodato|2015|1|8}}) estis [[aŭstralia esperantisto]] kaj politikisto.
 
Edukita en la Altlernejo de Dubbo li aliĝis en 1944 al flugarmeo, studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono, ekde 1950 laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto kaj en 1970 li estis elektita al la [[Parlamento de Aŭstralio]]. De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado, poste pri justico. Kiel juristo li ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis la emeritiĝo en 1992 li estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrujo. La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.