Var (rivero): Malsamoj inter versioj

rivero en Francio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{AliajSignifoj|Var}} {{Geokesto | Rivero | kategorio = rivero | oficiala_nomo = | nomo=Var | dosiero=Vallée du Var à Nice.jpg | dosiero_priskribo=La rivero Var je la nivelo de...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:16, 16 feb. 2015

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Var.

Var estas marborda rivero en la orienta sudo de Francio enfluanta en Mediteraneo post fluado en la departementoj Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes, en la la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Tiu rivero, kies nomo iris al la apuda departemento, fakte ne fluas sur la departementa teritorio. Ĝis en 1800, proksimume, neniu ponto transpasis ĝin, ĝi estis la limo inter Francio kaj la regno de Sardio.

Var
rivero
La rivero Var je la nivelo de Nice kaj de Saint-Laurent-du-Var
Lando  Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departementoj Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Cians, Tinée, Vésubie, Roudoule
 - dekstraj alfluantoj Coulomp, Estéron
Urbo Nice
Fontrivero Estenc
 - situo Entraunes
 - alteco 1 790 m
 - koordinatoj 44° 14′ 18″ N 6° 45′ 06″ O / 44.23833 °N, 6.75167 °O / 44.23833; 6.75167 (mapo)
Enfluejo Mediteraneo
 - situo Inter Nice kaj Saint-Laurent-du-Var
 - alteco m
 - koordinatoj 43° 39′ 17″ N 7° 11′ 58″ O / 43.65472 °N, 7.19944 °O / 43.65472; 7.19944 (mapo)
Longo 114 km (71 mi)
Trafluo Nice
 - mezproksima 49,4 /s
Vikimedia Komunejo: Var River

Geografio

 
La fonto de Var en Estenc, komunumo Entraunes.

Ĝia fonto ŝprucas en Estenc, domaro de la komunumo Entraunes[1]. Fonto située en une altitude de 1 790 mètres[2], sude de la montpasejo Cayolle (2 326 m) en la departemento Alpes-Maritimes. Ĝia fluado laŭ 114 kilometroj[3] finiĝas en Mediteraneo inter Nice kaj Saint-Laurent-du-Var[4].

Okaze de la kreo de la francaj departementoj en 1790, la dekstra bordo estis la orienta limo de la samnoma departemento kaj ĝia maldekstra bordo la limo kun la Regno de Sardio. Tiu landlima rolo malaperis inter 1793 kaj 1814 per la aneksado de la Graflando de Nico, kiu fariĝis tiam la departemento Alpes-Maritimes.

Sur la Triumfa Arko de Parizo aperas la mencio Le Var (batalo de Var) kaj "armeo de Var" memore al batalo de la francaj revoluciaj militoj kaj al la armeo de la Franca Revolucio.

Flankriveroj

 
Vido al Var en Entrevaux.
 
La rivero Var ekde la belvedero Carros.

La rivero Var ricevas fluojn de kvin ĉefaj flankriveroj :

Ĝi ricevas multajn duarangajn riverojn : Tuébi (en Guillaumes), Chalvagne (en Entrevaux), Roudoule (en Puget-Théniers).

Hidrologio

Var estas abunda rivereto, kiel ĉiuj riveroj el alpaj regionoj. Ĝia flukvanto estis mezurata dum 34 jaroj (1974-2007), en Nice, ĉe la ponto Napoleono la 3-a tute proskime al ĝia enfluejo en la maron[5]. La akvokolekta areo de la rivero estas 2 820 km2.

La meza flukvanto de la rivero en Nice estas 49,4 m3⋅/s.


Meza monata flukvanto en m3/s
Mezurloko : Y6442010 - Rivero Var en Nice (Ponto Napoleono la 3-a) por akvokolekta areo de 2 820 km2[5]
(la datumoj dum 35 jaroj de 1974 ĝis 2007)

Minimuma rivernivelo

La minimuma rivernivelo povas malaltiĝi ĝis 8,9 m3⋅/s, kaze de seka kvinjara periodo.

Superbordiĝoj

La Superbordiĝoj povas estis tre fortaj. Por ekzemplo, ĉiun duan jaron okazas superbordiĝo kun flurapido de 810 kubaj metroj/s, kaj ĉiun vinan jaron, superbordiĝo de 1 400 m3⋅/s okazas laŭ statistikoj.

Eblas kompari kun la flurapidoj de Sejno en Alfortville[6], antaŭ la alfluo de rivero Marne : 1 000 m3⋅/s (kontraŭ 1 400 m3⋅/s por Var). Tiel la superbordiĝoj de Var estas multe superaj al tiuj de Sejno ĉe la eniro en Parizo.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:GeoGroup


Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj