Oto-Matilda-Kruco: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis la malfaron de Longharulo. Indiko pri la fakto ke la artikol nun estas (en la estonto: "estis") artikolo de la semajno, nepre devas esti paĝofine! La mencion kiam ĝi elektiĝis leginda eblas bone vortumi aliel - mi elektos pli formalan vojon... |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 12:
La kerno de la kruco 44,5 centimetrojn alta kaj 29,5 centimetrojn larĝa konsistas el [[kverko]]ligno. Temas pri [[latina kruco]], kies trabofinaĵoj estas maltipe plilarĝigitaj. La trapezoformaj plilarĝigoj memorigas per du kornicoj kaj la surmetita triangulo al [[kapitelo|kapitelformo]] simile al tiu de la [[Lotarokruco|akena Lotarokruco]] donacita de la okcidentfranka reĝo [[Lotaro (Francujo)|Lotaro]], kiu datiĝas en la jaro [[984]]. La fronto de la kruco estas tegita per martelformita [[oro]]lado. Ĉirkaŭ la fronto de la kruco pasas randa borderaĵo, je kiu la [[gemo]]j metitaj sur or-[[filigrano]] ĉiufoje estas separataj per du apudaj [[perlo]]j. Kiel randlinio de la kadro servas maldika perlobendo. Ĉar la pokaze kontraŭe troviĝantaj ŝtonoj estas agorditaj laŭ koloro kaj grando, la ornamo aperas akcentite ordigita kaj klara.<ref>Alfred Pothmann: ''Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte'' (La trezoro de la preĝejo de Essen dum la fruaj tagoj de la abatinuja historio). En: Günter Berghaus (eldoninto): ''Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen'' (Potenco, edukado kaj preĝo. Fondado kaj komencoj de la abatinujo de Essen). Essen 2000, paĝoj 135–153, jena p. 143.</ref> Ĉe la malsupra finaĵo de la vertikala krucotrabo troviĝas la fondintoplato el [[ĉelemajlo]]. Sur ĉi tiu estas bildigitaj Matilda – nomata ''Mathild Abba'' – kaj Oto – nomata ''Otto Dux'', kiuj komune tenas krucon.
La korpo martelformita el la orolado de la bazoplato montras la suferantan [[Jesuo Kristo|Kristo-n]]. Pro la antaŭenvolbita ventro kaj la malsimetria desegnaĵo de la supra korpo ekzistas similecoj kun la korpo de la [[Gerokruco]] de Kolonjo. Tial oni supozas, ke Kolonjo estas la ekestejo de la Oto-Matilda-Kruco. Tamen ankaŭ oni konsideras [[Treviro]]n, ĉar la ĉelemajlaj platoj de la kruco devenas el la trevira metiejo de [[Egberto de Treviro|Egberto]].<ref>Klaus Gereon Beuckers: ''Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes'' (La Oto-Matilda-Kruco en la trezorejo de la [[katedralo de Essen]]. Pripensado sur la karaktero kaj funkcio de la bildo de fondintoj). En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldonintoj): ''Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen'' (Potenco, liturgio kaj loko. Studoj pri mezepoka historio de la abatinujo de Essen). Essen 2002, paĝoj 51-80, jena p. 59.</ref> Eblas ankaŭ, ke nur la [[emajlo]]j estis farataj en Treviro, kaj ke la kruco aliloke estis kunmetata. La [[aŭreolo]] ĉirkaŭ la iomete klinita kapo de la Krucumito tranĉas la randon, la tri gemoj de la aŭreolo ekstraordinare akcentas la kapteniĝon. Inter la piedoj de la Krucumito starantaj sur [[piedapogilo (krucumo)|piedapogilo]] kaj la fondintoplato troviĝas ankaŭ la martelformita bildo de serpento, kiu rilatas kun la fera serpento de la vivo [[Moseo|Mosea]] en [[Nombroj]] 21,4–9.<ref>Klaus Gereon Beuckers: ''Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes'' (La Oto-Matilda-Kruco en la trezorejo de la katedralo de Essen. Pripensado sur la karaktero kaj funkcio de la bildo de fondintoj). En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldonintoj): ''Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen'' (Potenco, liturgio kaj loko. Studoj pri mezepoka historio de
[[Dosiero:Otto-Mathilden-Kreuz, Rückseite.jpg|eta|rekta|Dorsflanko de la Oto-Matilda-Kruco]]
La dorsflanko de la kruco estas tegita per orumita [[kupro]]lado kaj klare pli simple farita. Ĝi montras sur la finaĵoj de la krucotraboj la kvar [[Evangeliisto (Nova Testamento)|Evangeliistoj]], ĉe la interkruciĝejo estas bildigita la [[Agnus Dei|Dia Ŝafido]]. La bildoj estas interligitoj per [[vivarbo]].
Linio 32:
== Literaturo ==
*
* Georg Humann: ''Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen.'' Schwann, Duseldorfo 1904, pj. 115–160.
* Alfred Pothmann: ''Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte.'' En: Günter Berghaus (eldoninto): ''Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen.'' Klartext-Verlag, Essen 2000, ISBN 3-88474-907-2, S. 135–153.
Linio 54:
[[Kategorio:10-a jarcento]]
[[Kategorio:Oraĵoj]]
|