Batalo de Leipzig: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
== Sinsekvo de batalo ==
=== Unua tago (16a de oktobro) ===
La 15an de oktobro enpoziciigis Napoleono kun 110 000 soldatoj la plej grandan parton de siaj trupoj sude de Lepsiko, de Connewitz kaj [[Markkleeberg]] ĉe la rivero Pleiße preter Wachau kaj Liebertwolkwitz ĝis Holzhausen. Generalo Henri-Gratien Bertrand staris ĉe Lindenau flankinte, al la ŝoseo okcidante, en la nordo de Lepsiko estis [[Auguste Frédéric Louis Viesse de Marmont|marŝalo Marmont]] kaj Michel Ney. La aliancitoj unue nur havis 200 000 soldatojn, ĉar la korpusoj de Colloredo-Mansfeld kaj Levin de Benningsen ankoraŭ estis en la anmarŝado kaj la kronprinco de Svedio la “nordan armeon” ankoraŭ retenis. La ĉefa amaso formis la Bohema armeo sub Karolo Schwarzenberg kun 130 000 soldatoj, kiuj antaŭeniris ĉi tien kaj akompanis la caron [[Aleksandro la 1-a (Rusio)|Aleksandron la 1an de Rusio]] kaj reĝon [[Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)|Frederikon Vilhelmon la 3an de Prusio]].
 
La plano de Schwarzenberg estis, ke, dum Gyulai ekiris kun 20 000 soldatoj al Lindenau kaj Blüchner de Schkeuditz al Lepsiko, li mem antaŭenpenetru kun la ĉefa potenco al la marĉa malaltaĵo inter Elster kaj Pleiße al Connewitz, ĉirkaŭiri la dekstran alon de la Francoj kaj konkeri Lepsikon tra la plej mallonga vojo.