Ŝablono-Diskuto:Informkesto brazila urbo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
respondo, atentigo, demando
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
:::{{re|ThomasPusch|montri=ne}} Mi ĵus rearanĝis la parametrojn "flago", "blazono" kaj "ligilo_himno", tiel ke ĉe foresto de la parametroj ne plu aperas ruĝa ligilo. Tio jam bone videblas en [[Rio-de-Ĵanejro]].
:::La afero pri la partio de urbestro eble estas iomete pli komplika. Kiaj variantoj nun ekzistas en la artikoloj? --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 17:10, 27 Jan. 2016 (UTC)
::::Dankon pro la rapida bona solvo rilate al la parametroj blazono, flago kaj himno. Pri la parametro urbestr(in)o kaj ties partio: Mi nun ne trovis ĉu ie povus esti aplikata la truko "Partio de la Laboristoj (Brazilo){{!}}Partio de la Laboristoj", kiun mi mem menciis en 2012. La ekzemploj kiujn mi vidis havis en la informkesto simplan nomon de la urbestr(in)o kaj mallongigon de la partio, kio per alidirektilo plugvidis al la ĝusta artikolo pri la partio. Ĉar la informkesto nun ĉiam aldonas internan ligilon, ankaŭ al neekzistaj artikoloj pri urbestroj de tute malgrandaj brazilaj urbetoj, kutime rezultas ruĝa urbestra nomo kaj blua partia mallongigo. Mi proponus iom aŭdace simple forpreni la ligilon de la urbestra parametro, kaj tiu kiu volas, povas aldoni la krampojn de interna ligilo en la informkesto mem. La partian parametron oni supozeble povas lasi - mi tamen nun ne kontrolos dekojn da artikoloj. Mi proponus ankoraŭ tute rapide fareblan ŝanĝon, nome alinomigi la ŝablonon de "Informkesto Brazila urbo" al "Informkesto brazila urbo" - la vortocentran majusklon mi tute ne komprenas. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 17:35, 27 Jan. 2016 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto brazila urbo".