Gento (urbo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ sesa referenco
Linio 41:
 
== Historio ==
Jam dum la [[gaŭloj|gaŭla]] (au kelta) erao ekzistis pluraj kernoj de loĝantoj en la regiono. La nomo 'Gent' devenus de la kelta nomo por kunfluejo ''Gand'',<ref>[https://web.archive.org/web/20050818043547/http://www.gent.be/gent/english/history/gesch01.htm paĝo pri la historio de Gento en la urba retejo, arkivigite] ({{en}})]</ref> el kio iĝis ĝermane ''Gand'' kaj latine ''Gandavum''. La riveroj fluis kaj volviĝis en regiono kie multaj grundoj regule estis subakviĝintaj. Ne estis do tre ideala por agrikulturo, sed pli taŭga por ŝafbredado. Gent dum jarcentoj estis la plej grava urbo de la Nederlandoj por drapo (farita de lano), lino kaj kotono. Gent jam dum la sepa jarcento havis du grandajn abatejojn (Sankta Bavo 625-650 kaj Sankta Petro, post 650); kiuj helpis formi la urbon.
 
En la jaroj 851-852 kaj denove inter 879 kaj 883 la Vikingoj detruis la urbon kaj dum longa periodo sin establis ĉe la [[Skeldo]] (proksime de la nuna Duivelsteen - diabla ŝtondomo, Sankta Bavo, Biezekapelstrato).