IJK 1985: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Kastelo Eringerfeld.jpg|eta|200px|<center>la ena korto de la baroka kastelo Eringerfeld]]
La '''41-a Internacia Junulara Kongreso''' ([[IJK]]) okazis en la jaro [[1985]] en [[Eringerfeld]] en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Nordrejn-Vestfalio]] de [[Germanio]]. La kongreson partoprenis 425 [[esperantisto]]j. La kongreso estis la ĉefa evento de TEJO okaze de la "Internacia Jaro de la Junularo" 1995, proklamita per la [[Unuiĝintaj Nacioj]] - tial en la programo fokusiĝis junularaj subkulturoj, intergeneraciaj konfliktoj ene de diversaj mondaj kulturoj, kaj la faktoroj kiuj kontribuas al decido de junulo aŭ engaĝiĝi en la ĝenerala socio de sia kulturo aŭ doni sian energion al socia subgrupo (kaj se subgrupo, kio influas la motiviĝon elekti kiun grupiĝon).
 
[[Dosiero:41-a IJK.jpg|eta|maldekstra|150px|<center>kovrilpaĝo de la unua kongresa informilo]]
Linio 6:
 
Okaze de la kongreso formiĝis [[Esperanta Teatro|Esperanto-teatra]] grupo ''[[Kia koincido]]''. Ĝia unua teatraĵo, ''[[La kalva kantistino]]'' de [[Eugène Ionesco]], aperis en la programo de tiu IJK.
 
La organizantoj tre penis ebligi al laŭeble multaj junaj esperantistoj el la komunistaj ŝtatoj de [[orienta Eŭropo]] partopreni la aranĝon, kaj pasigis multajn horojn komuniki kun okcidentgermaniaj ambasadejoj kaj kun enlandaj ŝtataj instancoj de FRG pri vizoj kaj oficialaj invitleteroj. Fine nur el komunisma Pollando sukcesis veni pli ol 50 esperantistoj de sub 25 jaroj, per aparta senvaluta interkonsento inter la organizaĵoj [[PSEK]] kaj [[GEJ]]. Same la organizantoj ĝojis ke per nekutima monsubteno de la usona registaro ili povis venigi al la kongreso grupon de 20 usonaj esperantistoj, lernejanoj kaj studentoj el kiuj neniu antaŭe sukcesis partopreni internacian Esperanto-aranĝon. Tial la semajno por multaj partoprenantoj estis aparte impresa.
 
Fine de la IJK biciklis [[karavano]] de pli ol 40 esperantistoj, organizita de [[BEMI]], al la [[UK 1985|70-a UK]] en [[Aŭgsburgo]].
 
Flanke menciindas ke la emblemo "41IJK" (bildigita dekstre) estis desegnita tiel, ke eblis turni ĝin je 180 gradoj kaj tamen legis "41IJK".
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 18 ⟶ 22:
[[Kategorio:Esperanto-movado en Germanio]]
[[Kategorio:Germana Esperanto-Junularo]]
[[Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj en 1985]]