Adriano de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e nun estas iom multaj internaj ligiloj, mi ne certas, ĉu tiom da necesas, sed alikaze sendube ne estas vera problemo, do tiel restu...
Linio 2:
|nomo= Sankta Adriano de Canterbury
|dato de naskiĝo=
|dato de morto= la [[9-an de januaro]] [[710]]
|tago de festo= [[3-a de februaro]]
|adorita en= Katolika eklezio.
Linio 26:
 
== Vivo ==
Adriano naskiĝis komence de la [[7-a jarcento]] en [[Nordafriko]], proksimume 750 kilometrojn okcidente de la rivero [[Nilo]], en la greklingva [[Bizanca Imperio]]. Proksimume 10 jarojn post la naskiĝo li pro invado de la [[araboj]] devis fuĝi al [[Napolo]]. Iom poste li aliĝis al kristana monaĥejo sur la insulo ''Nisida'' (en la [[antikva epoko]] Νησίς, Nēsis, [[malnovgreke]] „insuleto“), la kvina plej granda insulo de la [[Golfo de Napolo]]. En la monaĥejo li lernis la [[latina]]n, kaj ricevis teologian, pastran kaj liturgian edukon. Post malmultaj jaroj li elektiĝis abato de tiu monaĥejo. Tiu tempe la tiutempa bizanca imperiestro Konstas (Κώνστας) la 2-a (ankaŭ nomata Konstans kaj Konstant) konatiĝis kun li. En la jaro [[663]] Konstas venis al [[Napolo]], dum lia armeo provis rekonkeri [[Italio|Italion]]. En pluraj kazoj la bizanca imperiestro uzis la abaton kiel ambasadoro. Kiam Konstas vizitis [[Romo]]n, li prezentis la abaton al la tiutempa papo [[Vitaliano]], kiu tre aprezis Adrianon kaj igis lin papa konsilanto. Tri jarojn poste la papo dufoje proponis al Adriano la postenon de la tiutempe novelektenda ĉefepiskopo de [[Canterbury]]. Adriano tamen ambaŭfoje malakceptis kaj proponis la unuan fojon monaĥon Andreo el najbara monaĥejo, la duan fojon la bizancanon [[Teodoro de Tarso]]. Tiu fine akceptis la ĉefepiskopecon sub la kondiĉo, ke Adriano kun li venu al [[Canterbury]] kaj estu persona konsilanto. Teodoro en [[699]] per ŝipo vojaĝis al [[Anglio]], sed Adriano pro suspekto de la frankaj regantoj, ke la vojaĝo povus havi politikajn motivojn, nur povis veni la sekvan jaron, en [[670]]. Post lia alveno en [[Canterbury]] Adriano iĝis abato de la tiuurba [[abatejo [[Sankta Aŭgusteno]] (Canterbury)|abatejo Sankta Aŭgusteno]]. La postenon li tenis ĝis sia morto la [[la 9-an de januaro]] [[710]]. La [[romkatolika eklezio]] poste deklaris lin sanktulo kaj festas lian mortotagon kiel memortago.
 
== Fontoj ==