Jakobeno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
La klubo havis nur tri mil membrojn en [[Parizo]], sed ties influo atingis nacian gravecon danke al ĉirkaŭ 1.200 frataj asocioj disigitaj tra la tuta [[Francio]]. Ties enorma politika povo devenis de la strukturo kreita de tiuj multnombraj grupoj kaj de la lerteco de iliaj estroj por regi la publikan opiniaron. La Grafo de [[Mirabeau]] kaj [[Robespiero]], revoluciaj estroj, tuj membriĝis en tiu organizaĵo; tiu ĉi lasta sukcesis estis ties prezidanto.
 
La klubo favoris la starigon de konstitucia monarkio dekomence, sed kiam [[Ludoviko la 16-a (Francio)|Ludoviko la 16-a]] klopodis fuĝi el la lando en [[1791]], la jakobenoj malakceptis iun ajn sistemon de monarkia reĝimo. La hegemonio de la jakobena povo koincidis kun la formigo de la [[Konvencio]], la franca asembleo de reprezentantoj ekde [[1792]] ĝis [[1795]]: la Konvencio ne entreprenis agon antaŭ antaŭdiskuto en la kunsidoj de la jakobenoj. La plej ekstremaj sektoroj kontrolis la grupon dum tiu periodo. La lando eniris en la reĝimo de la [[Teroro]] per senfina perforto en la [[Komitato de Publika Savo]], kaj subpremis ĉiun kontraŭantojn. La jakobenoj postulegis la ekzekuton de la Reĝo, nuligis la [[ĝirondano]]jn, intermeza sektoro, kaj sendis al la [[gilotino]] milojn da opoziciantoj. Tiu organizo perdis grandan parton de sia povo je la falo de [[Robespiero]], kaj la [[11an de novembro]] de [[1794]] la Konvencio deklaris ĝin kontraŭleĝa. Ĝi estis definitive fermita de [[Joseph Fouché]], ministro de Polico.
 
== Politika idearo de la Jakobenoj en 1793 ==