Ĝermolisto de germanaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 41:
 
=== [[Karl Breuninger]] ===
'''Karl BREUNINGER''' (naskiĝis en 1944) estas germana fizikisto kaj esperantisto, kiu vivas en [[Germering]], sudokcidenta antaŭurbo de Munkeno. Jam la patro estis esperantisto, sed ne transdonis la lingvokonojn al la filo, nur foje en la 1960-aj jaroj gaste kunprenis lin al Esperanto-kongreso. Iom poste Karl Breuninger memstare lernis la lingvon dum sia studado de fiziko en Stutgarto. Ekde la komenciĝo de la profesia vivo, li gvidas Esperanto-grupon en sia loĝloko, kiun frekventas ankaŭ membroj de la komunumoj [[Puchheim]], [[Gröbenzell]] kaj aliaj loĝlokoj de la [[distrikto Fürstenfeldbruck]]. Krome li ankaŭ aktivas en la tradicia ''Esperanto-Societo [[Munkeno]]'', kiu fondiĝis en 1891, nur kvar jarojn post la [[Unua Libro|unua lernolibro de Esperanto]], kaj do estas inter la tutmonde unuaj Esperanto-unuiĝoj. Karl Breuninger en sia domo gastigas la bibliotekon de la societo, kaj en majo 2016 li kunorganizis la [[93-a Germana Esperanto-Kongreso|93-an Germanan Esperanto-Kongreson]] en Munkeno, kadre de kiu festiĝis la 125-jara jubileo de la loka grupo, kaj honoriĝis ankaŭ lia propra esperantista aktivado.
 
* [http://www.sueddeutsche.de/muenchen/fuerstenfeldbruck/germering-verstehen-und-verstaendnis-1.2627505 artikolo pri Karl Breuninger en la gazeto] [[Süddeutsche Zeitung]] la 30-an de aŭgusto 2015 ({{de}})
Linio 60:
'''Wolfram DIESTEL''' (naskiĝis {{naskiĝtago|1969|01|16}}, do nun {{aĝo|1969|01|16}}-jara) estas germana esperantisto kaj informadikisto. Li en la [[1990-aj jaroj]] plurajn jarojn estis engaĝita gvidanto de junulara Esperanto-grupo en [[Lepsiko]] kaj de la landa sekcio de [[Germana Esperanto-Junularo]] en [[Saksio]]. Krome li kunlaboris en la GEJ-komisiono pri internaciaj rilatoj, aparte pri intensa kunlaboro inter Germana kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularoj, kaj plurjare gvidis somerajn porjunularajn Esperanto-kursojn en Prago. Li estis tradukinto de la porinfana libro [[La senĉesa rakonto]] de [[Michael Ende]], estas kunorganizanto de la [[Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj]], kaj teknika aŭtoro de la [[Reta Vortaro]].
 
=== [[Alfred Dietrich]] ===
'''Alfred DIETRICH''' (naskiĝis en 1926, mortis la 2-an de aprilo 1995 en [[Elsfleth]]), estis germana fervojisto kaj esperantisto. Li fondis la Esperanto-grupon en [[Elsfleth]].
 
Linio 113:
'''Konrad GRAMELSPACHER''' (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi-tie) estas germana esperantisto kaj ekonomikisto, loĝanta en [[Staufen]], [[Baden-Virtembergo]]. Li ekde la [[1980-aj jaroj]] aktivas en la regiona Esperanto-asocio [[BAVELO]] kaj estas engaĝita honorofica kunlaboranto de la sendependa regiona radia projekto ''Radio Dreyecksland'' ("triangula lando", aludanta al la limregiono de [[Germanio]], [[Francio]] kaj [[Svislando]] inter la urboj [[Frajburgo]] kaj [[Bazelo]]). Kadre de la projekto ''Rettet die Erinnerung - Sekurigu la rememoron'' li intervjuis multajn veteranajn esperantistojn de la regiono kaj konservis aparte raportojn pri malfacilaj travivaĵoj en- kaj post-militaj. Li nome de la partieto [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] (EDE) kandidatis en la en la [[eŭropa baloto 2009]] kaj en la [[eŭropa baloto 2014]], kaj (laŭ la stato de 2016) ekde pluraj jaroj funkcias kiel prezidanto de la germania sekcio de la partio.<ref>[http://www.ede.pytalhost.de/index.php/personen-themenmenue listo de estraranoj kaj parlamentaj kandidatoj en la retejo de la partio EDE, vidita en novembro 2016]</ref>
 
==== Eksteraj ligiloj ====
{{EL}}* [https://www.youtube.com/watch?v=5wrnysB7kmQ 80-sekunda filmeto en la nacia germania televido] [[ARD]] pri lia kandidatiĝo nome de la partieto [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto|EDE]] en la [[eŭropa baloto 2009]] ({{de}} kaj {{eo}})
 
==== Fontoj ====
{{referencoj}}
 
Linio 136:
-->
 
== H ==
=== [[Walter Habicht]] ===
'''Walter HABICHT''' (naskiĝis en [[1909]], mortis la 22-an de aŭgusto [[1993]] en [[Waltershausen]], [[Turingio]]) estis esperantisto aktiva dum multaj jardekoj. Laŭ nekrologo en la revuo [[Esperanto aktuell]], n-ro 8/1993 (paĝo 7), li estis engaĝita laborista esperantisto dum la 1920-aj jaroj kaj en GDR apartenis al la plej viglaj membroj de [[GDREA]]. Werner Habicht dum multaj jaroj estis prezidanto de la siatempa Distrikta Laborrondo Esperanto en [[Kulturligo de GDR|Kulturligo]] [[Erfurt]] (la pli posta distrikta estraro de GDREA) kaj ĝis 1989 estis membro de la Centra Estraro de GCREA, raligante multajn kursojn kaj prelegojn pri Esperanto.
Linio 225:
 
==== Eksteraj ligiloj ====
{{EL}}* [http://www.esperanto.de/bremen/fotoj/zeitung-1/bild-1.jpg foto kaj] [http://www.esperanto.de/bremen/fotoj germanlingva artikolo pri la familio de Elisabeth de 2002 en la gazeto ''Weser Kurier'']
 
=== [[Ralf Kuse]] ===
Linio 244:
 
=== [[Ferdinand Maly]] ===
'''Ferdinand MALY''' (mali) estis germana esperantisto kaj policadministranto. Li naskiĝis la [[1-an de junio]] 1867 en [[Leitmeritz]] (ĉeĥe ''Litoměřice'' en [[Bohemio]]), kaj estis esperantisto ekde 1903. Ferdinand Maly fondis 11 Esperanto-grupojn kaj gvidis 26 kursojn. Li elektiĝis honora membro de la Esperanto-grupoj en [[Görlitz]] kaj [[Eisleben]] (Germanio). En 1910 li verkis gramatikon de la internacia lingvo.
{{EdE|M}}
 
Linio 251:
 
==== Eksteraj ligiloj ====
{{EL}}* [http://katalogo.uea.org/index.php?inf=3744 la libro ''La arbo kiu forkuris'' en esperantlingva prezenteto de la libroservo de UEA],
{{EL}}* [http://esperanto-usa.org/retbutiko/index.php?main_page=product_info&cPath=20_160&products_id=2020 jen ankaŭ angle en retejo esperanto-usa].
 
=== [[Hans Moder]] ===
Linio 258:
 
=== [[Marieta Moschner]] ===
'''Marieta MOSCHNER''' (naskiĝis en [[1914]], mortis la [[8-an de oktobro]] [[1999]] en [[Aŭgsburgo]]) estis germana esperantistino. Ŝi estis regula membro de [[Germana Esperanto-Asocio]], de [[UEA]] kaj de [[Societo Zamenhof]], sindona movadano kaj gastiganto.
 
=== [[Walter Mutschler]] ===
Linio 268:
== Q ==
=== [[Hans-Dietrich Quednau]] === <!-- en vikidatumoj je la kodo Q15068663 -->
'''Hans-Dietrich Quednau''' estas germana esperantisto, edzo de la pola esperantistino [[Alicja Lewanderska]]. Universitata profesoro de la [[Teknologia Universitato Munkeno]] en ties instituto pri [[arbaristiko]] en [[Freising]], li estas aktiva membro de la [[Akademio Internacia de la Sciencoj]] en [[San Marino]].
 
* [http://w3.forst.tu-muenchen.de/~quednau//index.html persona universitata retejo] ({{de}})
Linio 282:
'''Josef PONTZ''' (ponc), germano, [[doktoro]] jura kaj notario en [[Jablonec]] a. N. ([[germane]] Gablonz, [[Ĉeĥoslovakio]]). Naskiĝis la [[5-a de julio|5-an de julio]] [[1895]] en Haslau ([[ĉeĥe]] Hazlov) apud Aŝ. Esperantisto ekde [[1909]]. Aktive kunlaboris en la landa organizo, prezidis la organizaĵon [[Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio]] (GEL).
 
[[dosieroDosiero:Ellie Stein 1990-aj jaroj en San Diego.jpg|eta|200px|<center>''Birgit Prien'' en la 1990-aj jaroj en [[San Diego]], kun la frato [[Thomas Pusch]] maldekstre kaj kun loka esperantistina gastigantino [[Ellie Stein]] centre]]
=== [[Birgit Prien]] ===
'''Birgit PRIEN''' - naskiĝis la {{naskiĝdato|1970|3|4}}, do nun {{aĝo|1970|3|4}}-jara (ĝis 1999 ''Birgit Pusch'') - estas germana esperantistino kaj informadika ekonomikistino vivanta en [[Kelkheim]], Hesio. Lerninta Esperanton en 1982, 12-jara, post kiam ŝi vidis la multajn internaciajn vojaĝojn de la frato [[Thomas Pusch]], ŝi aktivis en la komisionoj pri renkontiĝoj kaj pri amaskomunikila agado de [[Germana Esperanto-Junularo]]. Post studado en la [[Teknologia Universitato de Berlino]] kun po unu jaro da lernado en [[Fort Lauderdale]], Florido, kaj [[Nantes]], Francio, ŝi laboris en bankoj de [[Londono]] kaj [[Frankfurto ĉe Majno]], kaj en 1999 fondis esperantistan familion kun filino nun {{aĝo|2003|3|27}}-jara kaj filo nun {{aĝo|2006|12|4}}-jara. De 2011 ĝis 2015 la familio vivis en [[Wezembeek-Oppem]] en la [[Brusela Ĉefurba Regiono]] kaj ankaŭ tie havis esperantistajn gastojn.
Linio 308:
 
=== [[Kurt Riedel]] ===
'''Kurt RIEDEL''' (ridel), naskiĝis la [[29-an de oktobro]] [[1891]] en ''Jugelsburg'', urboparto de [[Adorf (Vogtland)]], estis germana esperantisto, [[doktoro]] pri [[filologio]] kaj [[docento]] ĉe la [[pedagogia instituto]] de la [[Teknologia Altlernejo]] en [[Dresdeno]]. Riedel prelegis pri [[Esperanto]] en la Pedagogia Instituto kaj estis redaktanto de „[[Internacia Pedagogia Revuo]]“ de 1929 ĝis 1933.
{{EdE|R}}
 
Linio 328:
 
'''Eksteraj ligiloj:'''
{{EL}}* [http://esperanto.cri.cn/1/2006/08/15/1@43416.htm intervjuo de 2006 kun li en la retejo ''esperanto.cri.cn'' (tie enŝteliĝis tajperaro "Schindlr")]
 
=== [[Julie Schindler]] ===
Linio 369:
 
=== [[Daniel Svejda]] ===
'''Daniel SVEJDA''' (naskiĝis {{naskiĝtago|1969|9|29}}, do nun {{aĝo|1969|9|29}}-jara) estas germana ekonomikisto kaj esperantisto. En la 1990-aj jaroj li estis estrarano de [[Germana Esperanto-Junularo]] pri financoj kaj ŝtataj subvencipetoj. Fine de tiu jardeko li edziĝis al la nederlanda esperantistino [[Saskia Idzerda]], kun kiu li komune vivis en [[Sarlando]] dum la fino de la studa periodo kaj poste kune translokiĝis al [[Utrecht]], komenciĝante la profesian vivon. La paro havas tri denaske esperantlingvajn infanojn, David (2000), Abel (2002) kaj Laura (2004).
<!--
== Ŝ ==
-->
 
== T ==
=== [[Luise Tressel]] ===
'''Luise TRESSEL''' (naskiĝis en [[1888]], mortis la [[9-an de julio]] [[1975]]), vidvino de la iama delegito de UEA en [[Munkeno]], [[Germanio]] (kiu sian delegitan funkcion plenumis dum 53 jaroj). Ankaŭ s-ino Tressel estis dum multaj jaroj aktiva en la Movado kaj mem estis membro de UEA.
Linio 405:
* [http://www.susanne-warmuth.de persona redaktistina kaj tradukistina retejo]
* [https://www.perlentaucher.de/autor/susanne-warmuth.html mencio pri ŝi kaj prezento de du el ŝiaj libroj en retejo de la germanlingva kultura magazino ''Perlentaucher'']
* [http://www.espero.com.cn/se/txt/2011-06/23/content_371161.htm raporto pri la interparnter-urba renkontiĝo de 2011 en la retejo ''espero.com.cn'']
* [http://esperanto10.free.fr/fichiers/fr/presse/brescia.pdf kaj plia raporto pri la sama kunveno en retejo de la grupo de Troyes]
 
Linio 417:
'''Heinz WEISSFLOG''' (mortis la 17-an de junio 1993) estis [[germana esperantisto]] vivanta en la komunumo [[Bergen auf Rügen]]. Laŭ nekrologo en la revuo [[Esperanto aktuell]], n-ro 8/1993 (paĝo 7), li estis ekde novembro 1987 vigla esperantisto, seninterrompe agis por la humanisma ideo kaj fondis en 1988 subdistriktan ligon de [[GDREA]] de la insulo [[Rügen]].
 
[[dosieroDosiero:Metropoliteno-legado-Berlin-2002.jpg|eta|250px|<center>Membroj de la Esperanto-Ligo Berlino. De maldekstre [[Fritz Wollenberg]], Henryk Wenzel, [[Roland Schnell]], [[Peter Kühnel]] en "Café Mittendrin" 2002]]
 
=== [[Henryk Wenzel]] ===