Legoland' Billund: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 16:
|regiono-ISO=DK
}}
'''Legoland' Billund''' estas porinfana [[amuzparko]] en [[Billund]], [[Danio]], kiu dediĉiĝas al la infanludila konstrusistemo [[Lego (ludilo)|Lego]]: al la miniatura rekonstruo de multaj elektitaj britiaj kaj aliaj eŭropaj vidindaĵoj, sed ankaŭ al grandaj amuzparkaj amuzaĵoj en la stilo de la konstrusistemo, ekzemple infanaj veturejoj plejparte je radaj aŭ boataj veturiloj de ne-timiga rapideco, sed ankau tri Lego-stilaj [[onda fervojo|ondaj fervojoj]]. Kiel multaj aliaj amuzparkoj, la teritorio dispartiĝas laŭ diversaj temoj, inter alie "kavalira reĝlando", "lando de aventuroj", "urbo Legoredo" (lando de [[vakero]]j) kaj "lando de piratoj". Krome inter alie ekzistas demonstrejo pri la produktado de la ludiloj, ludejo kie infanoj (kaj laŭvole ankaŭ plenkreskuloj) povas konstrui ludilojn el granda elekto de konstrueroj, kaj vendejo de imprese grandega elekto da konstrueroj.
 
La parko estas la unua en serio de similspecaj amuzparkoj, kiuj ĉiuj havas la nomon Legoland': Post la malfemo de la "originalo" dum la jaro [[1968]] en [[Billund]], [[Danio]], tutproksime de la produktejo de la Lego-brikoj, dum [[1996]] sekvis la brita variaĵo [[Legoland' Windsor]] en [[Anglio]], kiel tria dum [[199]] parko en [[Carlsbad (Kalifornio)|Carlsbad]], [[Kalifornio]] kaj kiel kvara dum [[2002]] la parko [[Legoland' Germanio]] en [[Mezeŭropo]]. Dum la jaro [[2005]] la firmao ''Merlin Entertainments'' aĉetis 70 procentaĵojn de ĉiuj parkoj; la restaj 30 procentaĵoj restis ĉe la firmao ''Lego''. Kiel la aliaj parkoj, ankaŭ tiu en Danio estas sezona kaj ne funkcias dum la vintro: ĝi akceptas gastojn inter marto kaj oktobro.
 
La parko estas unu el la plej konataj lokoj de Danio kaj multaj, aparte junaj, turistoj nur pro ĝi konsciiiĝas ke la internacie konata infanludila konstrusistemo [[Lego (ludilo)|Lego]] fakte venas el Danio.
Linio 32:
{{Commonscat|Legoland Billund}}
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}}* [http://www.legoland.dk/?lc=en oficiala retejo de la parko (en la dana, angla, germana kaj sveda)]
 
[[Kategorio:Amuzparkoj]]