Würzburg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 118:
== Esperanto en Würzburg ==
Estante universitata urbo, Würzburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke de la 10-a ĝis 13-a de majo 1963 en la urbo okazis la 41-a [[Germana Esperanto-Kongreso]]. Inter la [[27-a de decembro]] [[1967]] kaj la [[3-a de januaro]] [[1968]] la 11-a [[Internacia Seminario]] de [[Germana Esperanto-Junularo]] okazis en Würzburg kaj pritraktis la temon "Religioj kaj filozofio en la 20-a jarcento". Proksime de Würzburg, en ''kastelo [[Schwanberg]]'' ĉe [[Kitzingen]], okazis ankaŭ la [[23-a Internacia Seminario]] de decembro [[1979]] ĝis januaro [[1980]] ("[[Eŭropo]] kaj la [[Tria Mondo]]") kaj en Würzburg plue gastis la 51-a Internacia Seminario de decembro [[2007]] ĝis januaro [[2008]].
 
== Trafiko ==
En la urbo konektiĝas la [[germana aŭtovojo A3]] (de nordokcidento al sudoriento) kaj [[germana aŭtovojo A7]] (de nordo al sudo). Krome la [[germana aŭtovojo A81]] ĝidas al [[Heilbronn]] kaj [[Stuttgart]] sudokcidente. Sed ankaŭ per trajnoj la urbo per facile atingeblas. Norden la urbo konektiĝas per la [[rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg]], okcidenten per plia rapidtrajna linio al [[Frankfurto ĉe Majno]], kaj sudorienten per kroma linio al [[Nurenbergo]] kaj [[Munkeno]]. Al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la [[germana aŭtovojo A7]] (de nordo al sudo) kaj per la [[germana aŭtovojo A66]] (al [[Frankfurto ĉe Majno]]).
 
==Vidu ankaŭ==