Ĥatinj (Belorusio): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ' '''ĤATINJ''' ({{beloruse}}, {{ru}} Хатынь) estas eksa vilaĝo en Belorusio, kiun tute ruinigis la naziaj konkerintoj la 22-an de marto 1943. Ti...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:22, 18 apr. 2018

ĤATINJ (beloruse, ruse Хатынь) estas eksa vilaĝo en Belorusio, kiun tute ruinigis la naziaj konkerintoj la 22-an de marto 1943. Tiam ili okazigis kruelan masakron forbruliginte 149 lokajn rezidantojn, inter kiuj plej junaj estis kelkaj dujaraj beboj kaj sepdekjaraj olduloj. Iuj personoj sukcesintaj forlasi la brulegantan grenejon estis pafmortigitaj.

En 1969 sur la loko, kie la vilaĝo situis, monumenta komplekso estis malfermita. Ĥatinj iĝis simbolo de amasbruĉado de civila loĝantaro, farita de nazioj kaj aliaj kunkulpintoj en la okupita teritorio de la Sovetio.

La Nevenkita Viro

Ĝia solena inaŭguro okazis la 5-an de julio 1969. La komplekso kovras areon de ĉirkaŭ 50 hektaroj. En ĝia centro staras ses-metra bronza skulptaĵo "La Nevenkita Viro" kun mortigita infano sur liaj brakoj. Proksimume estas granitaj slaboj, kiuj aspektas kiel la tegmento de la grenejo, en kiu la vilaĝanoj estis bruligitaj.

Alia elemento de la komplekso estas "La simbola arbo de vivo", kies branĉoj estas listigitaj laŭ alfabeta ordo de la nomoj de 433 belorusaj vilaĝoj detruitaj de invadintoj.

"Muro de Memoro" prezentas la nomojn de pli ol 260 koncentrejoj kaj lokoj de amasbruĉado en la teritorio de Belorusio.

La monumento "Eterna Flamo" havas sur kvadrata piedestalo tri betulojn. En la kvara angulo eterna flamo brulas, por la memoro, ke ĉiu kvara loĝanto de Belorusio pereis dum la Dua mondmilito.


Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj