Kaŭno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 146:
Malfacilajn tempojn por la urbo alportis la [[17-a jarcento|17-a]] kaj [[18-a jarcento]]j: Inter la jaroj 1655 kaj 1661 la urbo estis okupita fare de la armeo de la [[Rusia Imperio]], kaj dum la jaro [[1701]] de la sveda armeo. Dum 1670 kaj 1732 [[incendio]]j detruis la urbon, kaj ripete [[pesto|pestaj]] [[epidemio]]j mortigis grandajn partojn de la urbanaro. Post kiam la [[Rusia Imperio]] konkeris kaj aneksis la teritorion de la eksa Granda Duklando de Litovio dum la jaro [[1795]], la urbo dum la jaro [[1831]] iĝis gubernia ĉefurbo de la rusaj okupantoj. Dum [[1879]] la rusia imperia armeo komencis transformi la urbon al fortikaĵego, reto da sep unuopaj fortikaĵoj plus ok fortikaĵetoj, kaj inter ili [[remparo]]j estis konstruitaj ĉirkaŭ la centra urbo, kaj jardekon pli poste aldoniĝis plia, oka fortikaxjo. Dum [[1912]] la imperia armeo komencis energie ampleksigi la fortikaĵegon, sed pro la [[Unua Mondmilito]] nur pretiĝis unu plia, do naŭa, fortikaĵo, antaŭ ol la armeo de la [[Germana Regno]] dum la jaro [[1915]] konkeris la urbon.
 
[[Dosiero:Kaunas urbodomo.jpg|thumb|righteta|200px|<center>la urbodomo (malfone esperantista infano)]]
Post la restarigo de la ŝtata sendependeco de Litovio, dum [[1920]] la armeo de la same sendependiĝinta najbara ŝtato [[Pollando]] atakis Litovion kaj konkeris la regionon ĉirkaŭ la historia litova ĉefurbo [[Vilno]]: kaj la urbo Vilno kaj la ĉirkaŭa regiono sub la nomo [[Centra Litovio]] estis aneksita kaj inter la jaroj [[1920]] kaj [[1940]] apartenis al la teritorio de Pollando. Sekve Kaŭno, estante la dua plej granda litova urbo, inter la jaroj [[1920]] kaj [[1940]] iĝis la dumtempa ĉefurbo (''laikinoji sostinė'') de la demokratia respubliko [[Litovio]], kaj plimultaj el la tiujaraj [[prezidento de Litovio|prezidentoj de Litovio]] estis Kaŭnasanoj.