Romulo kaj Remo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
Sur la trono de [[Albalongo]] tiam estis [[Numitoro]], la pli aĝa filo de la reĝo [[Prokaso]]. Sed lia pli juna frato [[Amulio]] baldaŭ detronigis kaj elpelis lin. Por sekurigi regadon ankaŭ por siaj posteuloj mortigis ĉiujn Numitorajn filojn kaj lian filinon Rheon Silvion devigis fariĝi sacerdotino de la diino Vesta kaj promesi virgecon. Sed Rhea Silvia tiun ĉi promeson rompis kaj kune kun dio de milito Marso ŝi havis la ĝemelojn Romulon kaj Remon.
 
Kiam Amulio eksciis pri ilia naskiĝo ĵetigis Rheon Silvion kaj la infanojn en riveron Tibero. Rhea Silvia pro volo de la rivera dio Tibero saviĝis. Ambaŭ knabojn la servistoj metis en korbon, kiun flosigis sur rivernivelon de inundita Tibero kaj raportis al la reĝo plenumon de la tasko. Sed la akvo en la rivero baldaŭ malaltiĝis kaj la korbo kun infanoj troviĝis sur tero. Ilia plorado allogis lupinon, kiu ilin poste forportis en sian kuŝejon sur [[Palatina monteto]]. Tie ŝi mamnutris ilin per sia lakto kaj varmigis ilin per sia korpo. Ekvidis ŝin paŝtisto de Amuliaj gregoj Faŭstulo. La infanojn li forportis hejmen kaj kun sia edzino ''[[Aka Larentia]]'' edukis ilin kune kun siaj infanoj.
 
Kreskigitaj junuloj batetadis kun Numatoraj paŝtistoj, estis kaptitaj kaj venigitaj antaŭ Numitoro. Tiu en ili rekonis siajn nepojn kaj konvinkis ilin por venĝo al Amulio. Romulo kaj Remo kun granda aro de siaj amikoj atakis Albalongon, Amulion mortigis kaj regadon redonis al Numitoro.