Nikolaj Rytjkov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Rytjkov eklernis [[Esperanto]]n en la jaro [[1926]] ĉe [[Roman Nikoljskij]]. Aktoriĝinte ĉe la Akademio de Drama Arto "A. Lunaĉarskij" li estis aktoro de la Teatro Lenin-Komsomol en [[Moskvo]] ekde la jaro [[1933]]. Kiel aktiva membro de [[SEU|Sovetrespublikara Esperantista Unio]], deklarita en la jaro 1938 spiona organizaĵo, li estis arestita kaj ekzilita al [[Siberio]]. Ekde [[1956]], plene senkulpigita kaj liberigita, li reaktoris en la [[Teatro Lenin-Komsomol]] kaj rolis en filmoj kaj ĉe la radio kaj televido en Sovetunio. Kiel kunaŭtoro li partoprenis en la preparado de la Rusa-Esperanta Vortaro de [[Eŭgeno A. Bokarev]]. Ofte li deklamis dum kunvenoj de la moskvaj esperantistoj, antaŭ kiuj li unuafoje realigis sian revon: ludi la rolon de [[Lenin]].
 
En [[1963]] Nikolaj Rytjkov debutis antaŭ la internacia Esperanto-publiko dum la 48-a Universala Kongreso en [[Sofio]]. Ekde la jaro [[1965]] li ofte recitadis en la Esperanto-Kongresoj en Eŭropo, lastfoje en la 56-a Universala Kongreso en Londono. Dum la lastaj jaroj li ludis la rolon de [[Lenin]] sur la profesia scenejo ĉe la Okcidentgermana Televido en la telefilmo ''Bürgerkrieg in Russland''<!-- en la germana vikio de:Bürgerkrieg in Rußland --> ("Intercivitana milito en Rusio") kaj en la teatraĵo ''Magnificence'' ("Gloro") en ''Royal Court Theatre'' en Londono. BBC elsendis liajn deklamojn el "En la Unua Rondo" kaj "Kancera Hospitalo" de Solĵenicin en la rusa kaj Esperanto, en kiun li mem tradukis la fragmentojn. Li estis okupita pri produktado de radio-kurso pri Esperanto por elsendado el universitataj radio-stacioj, kiam la morto ĉesigis lian agadon.
 
==Eksteraj ligiloj==
* {{eo}} [http://www.ipernity.com/doc/69959/album/97865/?lg=eo Sonarkivo de Nikolaj Rytjkov en la Sonbenko Esperanta]
* ''Antaŭ 75 jaroj: La pereo de Esperanto en Soveta Unio''; Ulrich Lins, [[Esperanto (revuo)]], februaro 2013
* [https://www.youtube.com/watch?v=p1_NeIN43G4 sondosiero de 44 minutoj pri li en la retejo] ''[[Youtube]]'' ({{eo}})
 
{{Vivtempo|Rytjkov, Nikolaj}}