Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- kontaŭ + kontraŭ ) |
|||
Linio 120:
Neniu homamaso gratulsalutis Bernhardt kiam ŝi revenis al Parizo la 5an de majo 1881, kaj la teatrestroj ne proponis al ŝi novajn rolojn; la pariza gazetaro malatentis ŝian turneon, kaj granda parto de la pariza teatra mondo rankoris pro tio, ke ŝi forlasis la plej prestiĝan nacian teatron por riĉiĝi eksterlande.<ref> Skinner 1967, pp. 198–99.</ref> Kiam aperis nek novaj teatraĵoj nek proponoj, ŝi iris al Londono por sukcesa tri-semajna prezentado ĉe ''Gaiety Theatre''. Tiu londona turneo inkludis la unuan prezentadon en Britio de "La Dame aux Camélias", en ''Shaftesbury Theatre''; ŝia amiko la Princo de Kimrio konvinkis la [[Viktoria (Britio)|reĝinon Viktoria]] permesi la ludadon.<ref> Tierchant 2009, p. 176.</ref> Multajn jarojn poste, ŝi faris privatan prezenton de la teatraĵo por la reĝino, kiam ŝi estis ferie en [[Nice]].<ref> Skinner 1967, p. 105.</ref> Kiam ŝi revenis al Parizo, Bernhardt sukcesis aranĝi por si surprizan prezenton en la ĉiujara patriota celebro de la 14a de julio en la Pariza Operejo, kiun ĉeestis la [[Prezidento de Francio]] kaj multaj politikistoj kaj famuloj. Ŝi deklamis [[Marseljezo]]n, vestite en blanka robo kun trikolora banderolo, kaj ĉe la fino dramece svingis la francan flagon. La ĉeestantaro stare aplaŭdegis, ĵetis al ŝi florojn, kaj eĉ postulis redeklamadon de la kanto du kromajn fojojn.<ref> Skinner 1967, pp. 200–202.</ref>
Kun sia restarigita loko en la mondo de la franca teatro, Bernhardt aranĝis kontrakton por prezentiĝi en ''Théâtre du Vaudeville'' en Parizo
[[File:Sarah Bernhardt as Theodora by Nadar.jpg|thumb|dekstre|''Théodora'', foto de Nadar (1884).]]
|