La-Valeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-plena da +plena de )
Linio 165:
La vojoj kaj placoj de La Valeto enhavas arkitekturon kiu varias de la frua 16-a jarcento ĝis la modernismo. La grandurbo estas la ĉefa kulturcentro de la insulo kaj ĝia unika kolekto de preĝejoj, palacoj, kaj muzeoj allogas vizitantojn de la tuta mondo.
 
Kiam [[Benjamin Disraeli]], ĉefministro brita en la 1870-aj jaroj, vizitis la urbon en 1830, li ĝin priskribas kiel "grandurbon de palacoj konstruita per ĝentlemanoj por ĝentlemanoj" kaj rimarkigis ke "La Valeto egalas, se ne superas, ajnan ĉefurbon de Eŭropo." En aliaj leteroj li ĝin deklaris "komparebla al [[Veneco]] aŭ [[Kadizo]]" kaj "plena dade palacoj kiuj admirindus el [[Andrea Palladio|Palladio]]."
 
La listo de konstruaĵoj de graveco historia inkluzivas la Kunkatredralon de Sankta Johano, kiu antaŭe nomiĝis la Preĝejo Magisteria de la Kavaliroj de Malto. Ĝi havas la pentraĵon plej grandan (kaj unike subskriban) de [[Michelangelo Merisi da Caravaggio]]. La ''Auberge de Castille et Leon'', ekse la stabejo de la maltaj Kavaliroj de la ''Langue'' de Kastilio, Leono, kaj Portugalio, estas nuntempe la oficejo de la Ĉefministro de Malto. La Palaco Magisteria, konstruita inter 1571 kaj 1574, kaj ekse la sidloko de la Grandmajstro, enhavas nun la parlamenton maltan kaj la oficejon de la Prezidento de Malto.