Usono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 64:
Laŭ pluraj teorioj kaj diverstipaj esploroj, oni kutime pensas, ke la indiĝenaj popoloj de la kontinenta Usono, inkluzive de indiĝenoj el [[Alasko]], elmigris de [[Azio]] inter 12.000 kaj 40.000 jaroj antaŭe.<ref>http://anthropology.si.edu/HumanOrigins/faq/americas.htm|archiveurl=http://web.archive.org/web/20071128083459/http://anthropology.si.edu/HumanOrigins/faq/americas.htm|archivedate=2007-11-28</ref> Kelkaj el ili, kiel la kulturo de [[Misisipo]], disvolvigis agrikulturon, grandajn arkitekturajn verkojn kaj socion kun hierarkia ordo. Post kiam la eŭropanoj ekloĝis en [[Ameriko]], milionoj da amerikaj indiĝenoj mortis pro la epidemioj kaŭzitaj de malsanoj venintaj el [[Eŭropo]], kiel la [[variolo]].<ref>http://www.newscientist.com/article/mg13618424.700-how-columbus-sickened-the-new-world-why-were-nativeamericans-so-vulnerable-to-the-diseases-european-settlers-brought-with-them.html</ref>
 
En [[1492]], la esploristo [[Kristoforo Kolumbo]], sponsorita de la [[Hispana Imperio|Hispana Krono]], atingis plurajn insulojn de [[Karibio]], realigante la unuan kontakton kun la indiĝenaj popoloj. La [[2-an de aprilo]] [[1513]], la hispana konkeranto [[Juan Ponce de León]] elŝipiĝis sur [[Florido]] kaj tio estis la unua dokumentita eŭropa alveno en la usona teritorio. La hispanaj kolonioj en la regiono estis sekvitaj de aliaj en la nuna [[sudokcidenta Usono]]. La francaj ledkomercistoj establiĝis en [[Nova Francio]], ĉirkaŭ la zono de la [[Grandaj Lagoj]]; eventuale [[Francio]] postulis grandan parton de la interno de Usono, ĝis la marbordo de la [[golfo de Meksiko]]. La unuaj prosperaj anglaj setlejoj estis la kolonio [[Jamestown]] en [[Virginio]] en [[1607]] kaj la kolonio [[Plymouth]] fondita de pilgrimantoj en [[1620]]. En [[1628]], la starigo de la provinco de la golfeto de [[Masaĉuseco]] okazigis novan ondon da enmigrado: en [[1634]], [[Nova Anglio]] estis loĝita de ĉ.ĉirkaŭ 10.000 [[puritanoj]]. Inter la jardeko 1610 kaj la milito de sendependeco, proksimume 50.000 kondamnitoj estis senditaj el la [[Malnova Kontinento]] al la kolonioj. Ekde [[1614]], la [[nederlandanoj]] establiĝis laŭlonge de la [[rivero Hudsono]], fondante la urbon [[Nov-Amsterdamo]] en la insulo de [[Manhatano]].
 
En [[1674]], [[Nederlando]] cedis sian teritorion al [[Anglio]] kaj la provinco [[Nova Nederlando]] renomiĝis [[Nov-Jorko]]. Multaj enmigrintoj ĵus alvenitaj, speciale el la sudo, estis dungitaj kiel servistoj, tiel ke ĉirkaŭ du trionoj el ĉiuj enmigrintoj kiuj venis al [[Virginio]] inter [[1630]] kaj [[1680]] laboris kiel servutuloj<ref>Russell, David Lee (2005). ''The American Revolution in the Southern Colonies''. Jefferson, N.C., and London: McFarland, p. 12. ISBN 0-7864-0783-2.</ref>. Je la fino de tiu jarcento, la [[afrik-usonanoj|afrikaj sklavoj]] iĝis la ĉefa fonto de laborforto. Per la divido de la Karolinoj en [[1729]] kaj la koloniado de [[Georgio]] en [[1732]], establiĝis la dek tri britaj kolonioj, kiuj eventuale iĝis Usono. Ĉiu havis lokan elektitan registaron, proksiman al [[respublikismo]], krom tiuj, kiuj permesis la [[sklavkomerco]]n. Pro multaj naskiĝoj kaj la konstanta enmigrado, la kolonia loĝantaro kreskis rapide. La kristana movado de la [[1730-aj]] kaj [[1740-aj jaroj]], konata kiel «la Granda Vekiĝo», revivigis la intereson pri la religio kaj la religia libereco. En la [[Indiana-Franca Milito]], la britaj fortoj forprenis [[Kanado]]n al [[Francio]], sed la [[franca lingvo|franclingva]] loĝantaro restis politike izolita de la kolonioj de la sudo. Sen kalkulo de la indiĝenaj amerikanoj (konataj kiel «indianoj») kiuj estis delokitaj, en [[1770]] la dek tri kolonioj havis 2,6 milionojn da loĝantoj, ĉirkaŭ triona parto de la [[Brita Imperio|Brita Regno]], kvankam preskaŭ ĉiu kvina usonano estis nigra sklavo.<ref>Blackburn, Robin (1998). ''The Making of New World Slavery: From the Baroque to the Modern, 1492–1800''. London and New York: Verso, p. 460. ISBN 1-85984-195-3.</ref> Malgraŭ tio, la usonaj kolonianoj ne havis reprezenton en la [[brita Parlamento|Parlamento de Britio]].
Linio 74:
Post la [[batalo de Yorktown|malvenko de la britoj]] fare de la usonaj fortoj helpataj de la [[francoj]] kaj [[hispanoj]], [[Britio]] [[traktato de Parizo (1783)|agnoskis la sendependecon de Usono]] kaj la suverenecon de la ŝtatoj en la amerika teritorio okcidente de la [[rivero Misisipo]]. Konstitucia kongreso estis organizita en [[1787]] kun la deziro establi fortan nacian registaron, kun imposta potenco. La [[Usona Konstitucio]] estis ratifita en [[1788]], kaj la Unua Senato de la nova respubliko, [[Usona Domo de Reprezentantoj]], kaj la prezidento, [[George Washington]], ekoficiĝis en 1789. La [[Bill of Rights (Usono)|Ĉarto de Rajtoj]], malpermesinta la federacian limigon de personaj liberecoj kaj garantiinta ampleksan gamon de juraj protektoj, estis adoptita en [[1791]].
 
Sintenoj al sklaveco ŝanĝiĝis; paragrafo en la konstitucio protektis la transatlantikan sklavkomercon nur ĝis [[1808]]. La nordaj ŝtatoj aboliciis sklavecon inter 1780 kaj 1804, forlasante la sklavismajn respublikojn de la sudaj ŝtatoj kiel defendantoj de la «stranga institucio». La [[Dua Granda Vekiĝo]], komenciĝanta ĉ.ĉirkaŭ [[1800]], igis [[evangeliismo]]n forto malantaŭ diversaj sociaj reformo-movadoj, inkluzive de la [[aboliciismo]].
[[Dosiero:U.S. Territorial Acquisitions.png|eta|Teritoriaj akiroj laŭ datoj]]
La entuziasmo de la usonanoj disetendiĝi okcidenten ekigis longan serion de la [[Indiaj Militoj]]. La [[Vendo de Luiziano]] fare de la francoj al la usonanoj sub la [[Prezidento]] [[Thomas Jefferson]] en 1803 preskaŭ duobligis la grandecon de la nacio.<ref>http://www.nps.gov/archive/jeff/lewisclark2/circa1804/heritage/louisianapurchase/louisianapurchase.htm</ref> La [[uson-Angla milito de 1812|Milito de 1812]], deklarita kontraŭ Britio pro diversaj plendoj, fortigis la usonan naciismon. Serio de usonaj armeaj trudeniroj en [[Florido]] devigis [[Hispanio]]n cedi ĝin kaj aliajn teritoriojn ĉe la golfobordo en [[1819]]. La [[Larmo-vojo]] en la [[1830-aj jaroj]] ekzempligis la politikon pri [[delokigo de indianoj]] kiu senigis la indiĝenojn je iliaj teritorioj. Usono aneksis la [[Respubliko Teksaso|Respublikon Teksaso]] en [[1845]] laŭ petoj de ties civitanoj. En tiu tempo, la koncepto pri [[Manifestita destino]] estis popularigita.<ref>Morrison, Michael A. (1999). ''Slavery and the American West: The Eclipse of Manifest Destiny and the Coming of the Civil War''. Chapel Hill: University of North Carolina Press, pp. 13–21. ISBN 0-8078-4796-8.</ref> La [[Oregona traktato]] de [[1846]] kun Britio kondukis al usona regado la nunan [[Nordokcidenta Usono|Nordokcidentan Usonon]]. La usona venko en la [[Meksika-Usona Milito]] kondukis al la cedo, en la jaro [[1848]], de [[Kalifornio]] kaj granda parto de la nuna [[Sudokcidenta Usono]]. La [[Kalifornia deliro pri oro]] en la jaroj 1848-[[1849]] plue spronis okcidentan migradon. Novaj fervojoj plifaciligis la movadon kaj translokiĝon de novaj setlejanoj kaj akre pliigis la konfliktojn kun la [[indianoj]]. Dum duon-jarcento, ĉirkaŭ 40 milionoj da usonaj [[bizono]]j estis buĉitaj por ledaĵo kaj viando. La perdo de la bizonoj, primara rimedo por la indianoj de la ebenaĵoj, estis forta bato por multaj indiĝenaj kulturoj.
 
=== Enlanda Milito kaj Industriiĝo ===
[[Dosiero:Battle of Gettysburg, by Currier and Ives.png|eta|maldekstra|''[[Batalo de Gettysburg]]'', de [[Currier kaj Ives]], ĉ.ĉirkaŭ 1863]]
Streĉitecoj inter la sklavismaj kaj liberemaj ŝtatoj pliiĝis sub argumentoj pri la rilatoj inter la ŝtata kaj la federacia registaroj, samkiel violentaj konfliktoj pro disvastiĝo de la sklaveco en novaj ŝtatoj. [[Abraham Lincoln]], la kandidato de la plejparte kontraŭsklaveca [[Respublikana Partio]], estis elektita prezidento en [[1860]]. Antaŭ lia enposteniĝo, sep sklavismaj respublikoj deklaris sian [[secesio]]n, kiun la federacia registaro konsideris kontraŭleĝa. Ili formis la [[Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono|Konfederaciitajn ŝtatoj de Usono]]. Kun la konfederaciita atako kontraŭ la [[batalo en Fortikaĵo|Fortikaĵo Sumter]], la [[Usona Enlanda Milito]] komenciĝis kaj kvar pliaj sklavismaj respublikoj eniris en la [[Konfederacio]]n. La [[Usona Proklamo de Emancipo|Emancipoproklamo]] fare de Lincoln en [[1863]] deklaris ke la sklavoj en la Konfederacio estas liberaj<ref>http://www2.census.gov/prod2/decennial/documents/1860a-02.pdf|title=1860 Census.</ref>. Post la venko de la [[Unio (Usona Enlanda Milito)|Unio]] en [[1865]], tri [[amendo]]j al la [[Usona Konstitucio]] garantiis la liberecon por preskaŭ kvar milionoj da [[afrik-usonanoj]] kiuj estis sklavoj. Ili iĝis civitanoj, kaj ricevis la voĉdonrajtojn. La milito kaj ties rezulto kondukis al granda pliiĝo de la federacia potenco<ref>De Rosa, Marshall L. (1997). ''The Politics of Dissolution: The Quest for a National Identity and the American Civil War''. Edison, NJ: Transaction, p. 266. ISBN 1-56000-349-9.</ref> Ĉi tiu milito daŭre estas la plej mortiga konflikto en la [[historio de Usono]], en ĝi pereis pli ol 620 000 homoj—2% el la tuta popolo de la nacio, do unu el la plej mortigaj konfliktoj en monda historio.<ref>Maris Vinovskis (1990). "''[http://books.google.com/books?id=gySktxKYPGoC&pg=PA6&dq&hl=en#v=onepage&q=&f=false Toward a social history of the American Civil War: exploratory essays]''". Cambridge University Press. p.6. ISBN 0-521-39559-3</ref>
[[Dosiero:Ellis island 1902.jpg|eta|Enmigrantoj ĉe la [[Insulo Ellis]], [[Haveno de Novjorko]], 1902]]
Linio 202:
 
=== Energio ===
Totala energikonsumo enlanda estas 3,873 bilionoj da [[kWh]] jare, kies ekvivalento estas konsumo de 7,8 tunoj da [[petrolo]] po kapa ĉiujare. En [[2005]], ĉ.ĉirkaŭ 40% de tiu energio venis el la petrolo, 23% el [[karbo]] kaj 22% el [[tergaso]]; la cetero venis el [[nuklea centralo|nukleaj centraloj]] kaj fontoj el [[renoviĝanta energio]].<ref>http://www.eia.doe.gov/emeu/aer/pdf/pages/sec1_3.pdf</ref> Usono estas la lando kiu pli konsumas petrolon kaj tergason: ĉiujare ĝi uzas 19,5 milionojn da bareloj da petrolo kaj 627.200 m³ milionoj da tergaso.<ref>https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/rankorder/2174rank.html</ref><ref>https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/rankorder/2181rank.html</ref> Aliflanke, en la lando troviĝas la 27% el la monda karborezervoj.<ref name="BPReview">http://www.bp.com/liveassets/bp_internet/globalbp/globalbp_uk_english/reports_and_publications/statistical_energy_review_2007/STAGING/local_assets/downloads/spreadsheets/statistical_review_full_report_workbook_2007.xls</ref> Dum jardekoj, la [[nuklea energio]] ludis limigitan rolon en la energiproduktado kune kun la plejmulto de evoluintaj landoj, parte pro la publika reago post la [[akcidento en Three Mile Island]]. Tamen, en [[2007]] la registaro ricevis plurajn petojn pri la konstruado de novaj nukleaj centraloj, per kio konsiderinde malkreskus la uzado de [[fosilia brulaĵo|fosiliaj brulaĵoj]]<ref>http://www.economist.com/science/displaystory.cfm?story_id=9762843</ref> kaj ŝanĝoj en la politiko pri energio de Usono.
Dum lastaj jaroj multe kreskis elminigado de [[skistogaso]], kio igis Usonon la plej granda gasproduktanto kaj vekis grandan interesiĝon pri tiu energifonto tra la tuta mondo.