Infanlaboro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 375:
En [[1992]] IOL starigis la programon IPEC (''International Programme on the Elimination of Child Labour'', [[internacia programo por abolo de infanlaboro]] (IPAI), por aboli prioritate la plej aĉajn laborformojn por knabinoj malpli ol 12-jaraj. Aldone al la supre cititaj tutteraj taksadoj, la programo kunordigas agantojn ĉirkaŭ agadplanoj kaj provas trovi ekonomiajn solvojn kun dungantoj. En la raporto de [[2006]] IPAI taksas, ke la ''"atingoj gajnitaj tra la mondo por batali kontraŭ tiu plago donis grandajn rezultojn"'', sed necesas daŭra atento kaj agado<ref>BIT, ''La fin du travail des enfants : un objectif à notre portée'' (fino de infanlaboro: celo ĉemana), internacia laborkonferenco, 95-a sesio, Ĝenevo, [[2006]], ISBN 92-2-216603-5, interrete ĉe http://www.ilo.org/ipecinfo/product/viewProduct.do?productId=2421.</ref>.
 
Pli nova programo estas infansindikatoj[[infansindikato]]j. Unua movado kreiĝis en [[1976]] (la [[peruo|perua]] [[MANTHOC]]), sed nur en la [[1990-aj jaroj]] estiĝis aliaj [[sindikato]]j en [[Barato]], [[Afriko]] kaj [[Latin-Ameriko]]. Iliaj komunumaj projektoj kongruas kun tiuj de NRO-oj, sed aldone ili havas plej grandan forton kontraŭ dungantoj, kio ebligas obtenon de pli bonaj laborkondiĉoj, malkaŝo de infanlaboro, limigitaj labortempoj, foje pli bonaj salajroj kaj novan identecon. Tiaj movadoj estas malabolemaj, tamen postulas indan laboron kaj rifuzas ekspluatadon<ref name="Manier VI"/>. En la jaro [[2004]] okazis monda kongreso de tiaj movadoj en [[Berlino]], [[Germanio]].
 
En Barato, ĝuste 20 jarojn post leĝo, kiu malpermesis kaj punis laborigon de infanoj je "danĝeraj laborlokoj", validiĝis en [[2006]] nova leĝo, kiu temas ankaŭ pri laboro de infanoj malpliaĝaj ol 14 en restoracioj kaj fremdaj hejmoj. Skeptikemuloj timas, ke tiu leĝo, kiel la antaŭa ne estos respektata. Ili postulas kunlaboron inter dungantoj, ne-registaraj organizaĵoj kaj registaro, kaj programojn, kiuj ebligos al familioj sendi la infanojn lernejen.