Suĥareva placo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|Suĥareva placo. Videblas SKLIF '''SUĤAREVA PLACO''' ({{ru}} Большая и Малая Сухарев...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:28, 22 dec. 2018

SUĤAREVA PLACO (ruse Большая и Малая Сухаревские площади) estas unu el plej grandaj placoj de Moskvo, ĉefurbo de Rusio. Nomon al ĝi donis Suĥareva turo ekzistinta tie ekde fino de la 17-a jarcento ĝis la jaro 1934. Tiam ĉi-areon gardis la regimento, kiun estris kolonelo Lavrentij Suĥarev, kies nomo restis en analoj.

Suĥareva placo. Videblas SKLIF

Dum la jaroj 1934 - 1994 ambaŭ placoj havis kunan nomon Kolĥoznaja placo. En 1994 la malnovaj nomoj reaperis.

La placan vojkruciĝon formas strato Sretenka, avenuo Prospekt Mira kaj strato Ĝardena ringo. Tie funkcias la metrostacio Suĥarevskaja.

Plej ampleksa kaj luksa konstruaĵo tiea estas Scienc-Esplora Instituto de la Urĝa Helpo nome de Sklifosovskij, kiu ekfunkciis en 1810 kiel t.n. Strannopriimnij Domo (almozulejo aŭ hospico) konstruita laŭ ordono kaj pro mono de grafo Ŝeremetev omaĝe al memoro de lia tre amata edzino Praskovia mortinta en 1803.

Eksteraj ligiloj

  • [1] la merkato ekzistinta en la Suĥareva placo ĉ.150 jarojn ruse
  • [2] historio ruse