Erikso (mitologio): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Erikso''' (malnovgrekeἜρυξ''}}, latine ''Eryx'') estas en la greka mitologio filo de dio Pozidono (aŭ Argo...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:03, 10 jan. 2019

Erikso (malnovgrekeἜρυξ}}, latine Eryx) estas en la greka mitologio filo de dio Pozidono (aŭ Argonaŭto Buto) kaj diino Afrodito.


Erikso estis reĝo en urbo Sikania en okcidenta bordregiono de Sicilio. Kiam forvagis Herkulesa bovino el ŝtelita Geriona bovgrego, kiun Herkuleso venigu laŭ ordono de mikena reĝo Eŭristeo el la fino de la mondo en Mikenon, Erikso provis ŝteli ĝin. Sed tiu ĉi impertinentaĵo fariĝis fatala por li, ĉar Heraklo kaptis lin kaj en lukto sufokmortigis.


Laŭ la reĝo Erikso estis en Sicio nomita urbo Erikso (nun Erice) kaj proksima monteto. Laŭ la antikva historiisto Tukidido la urbon Erikson fondis Elimianoj, kiuj post konkero de Trojo fuĝis for de Aĥajoj en Sicilion.


Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eryx (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.