Bikini Atolo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Bikini Atolo''' (signife "kokosarbejo")<ref>[http://www.trussel2.com/MOD/LocP.htm#Pikinni "Marshallese-English Dictionary-Place Name Index".] Arkivita el la originalo la 27an...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:57, 17 feb. 2019

Bikini Atolo (signife "kokosarbejo")[1] estas atolo en la Marŝala Insularo kiu estis la loko de 23 nukleaj testoj dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. La atolo konsistas el 23 insuloj kun totale 8.8 km² ĉirkaŭita de 594.1 km² centra laguno. Ĝi estis en la norda pinto de la Ralika Ĉeno, proksimume 87 km nordokcidente de la Ailinginae kaj 850 km nordokcidente de Majuro. Ene de Bikini Atolo, insuloj Bikini, Eneu, Namu kaj Enidrik enhavas ĉirkaŭ 70% el la terareo de la atolo. Bikini kaj Eneu estas la nuraj insuloj de la atolo kiu estis hejmo de permanenta loĝantaro. La insulo Bikini estas la plej nordorienta kaj plej granda insuleto. La atolo estis konata ankaŭ kiel atolo Eschscholtz, laŭ la nomo de la germana naturalisto Johann Friedrich von Eschscholtz, ĝis 1946, post la Marŝala Insularo estis kaptita de Usono dum la Dua Mondmilito.[2]

Notoj

  1. "Marshallese-English Dictionary-Place Name Index". Arkivita el la originalo la 27an de oktobro 2012. Alirita la 18an de februaro 2019.
  2. "The Marshall Islands: A Brief History". Arkivita el la originalo la 15an de oktobro 2013 kaj alirita la 18an de februaro 2019.