Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 121:
:{{por}} Mi eĉ dubas, ĉu akademiano rajtas diskonigi aŭ eble eĉ fari iujn ajn pli malpli privatajn reformojn. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 19:44, 5 dec. 2019 (UTC)
:{{kontraŭ}} La reformo estas sendube interesa kaj iuokaze almenaŭ diskutenda. Eble oni povas diri, ke tio ĉi ne plu estas Esperanto sed jam iu nova esperantida planlingvo, sed nia vikipedio ja estas tradicie amikema al planlingvaj eksperimentoj. Mi proponas ke anstataŭ forigi la artikolon tiuj, kiuj kontraŭas la ideon de reformo, aldonu siajn konsiderojn al sekcio "Kritiko".--[[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 12:22, 6 dec. 2019 (UTC)
:{{kontraŭ}} Mi kunsubskribas la kontraŭaĵon fare de [[Uzanto-Diskuto:Goren|Goren]]. Laŭ mi spaco sufiĉas en Vikipedio por plurfoje priparolitaj kaj priskribitaj proponoj rilate al (plan)lingvoj. La fakto ke esperantistoj kiel [[Federico Gobbo]], [[Edmund Grimley Evans]] kaj [[Markos Kramer]] priparolis la ideon, klarigas al mi ke j-sistemo estas same grava kiel [[Riismo|riismo]], [[Hen|hen]], [[Mx (titolo)|mx.]] kaj aliaj lingvoproponoj kiuj havas paĝojn en Vikipedio.