Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 776:
La afero jam ŝajnas sufiĉe firme koncentriĝi al ''kronviruso''. La Ĉina Radio Internacia kaj Monato jam uzas la formon ''kronviruso'', kaj ĝi ankaŭ estas unu el la vortoj rekomenditaj en la respondo de la Akademia Konsultejo. Oni nomu ankaŭ la artikolon ''kronviruso'', eble ''kronvirusoj'', kaj menciu en la teksto la medicinistan preferaĵon ''koronaviruso'', kiun tiuj bone povas uzi en siaj tekstoj. Plej grave estas stabiligi la lingvouzon. Mi komprenas, ke "koronon" amas la astronomoj kaj fizikistoj, ekster kies rondoj la vorto estas apenaŭ konata. "Koron(o)viruso" restos piednoto en la historio de nia vortfarado. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 14:06, 13 feb. 2020 (UTC)
:{{farita}} Laŭ la fina stato de ĉi tiu diskuto mi nun ŝanĝis la titolon de la artikolo al [[kronviruso]]. La du alternativoj "koronviruso" kaj "koronaviruso" estas menciataj artikolkomence. Krome jam ekzistas sufiĉe detala sekcio pri la diversaj Esperantaj vortoj kaj la instancoj, kiuj ilin subtenas. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 14:28, 15 feb. 2020 (UTC)
 
::Ĉu Koron-Viruso aŭ Kron-Viruso?
Aktuale oni vidas por la nomo de la nova viruso du variantojn en Esperantujo, nome „koron-viruso“ (jam pli longe) kaj „kron-viruso“ (lastatempe).
 
Argumentoj por „koron“:
Ĉefa argumento por „koron“ estas la 15a regulo de la fundamenta gramatiko, pro la fakto, ke en la plej multaj lingvoj de la mondo uzatas la radiko „koron“. Do oni laŭ ties internacieco tranprenu tiun radikon al Esperanto.
Alia argumento troveblas en la fakto, ke la viruso en elektronika mikroskopo aspektas kiel la korono de la suno (la greka vorto „corna“ havas la singnifon kaj de „korono“ kaj de „krono“…
 
Argumentoj kontraŭ „koron“ estas iu laŭdira diskuto en la akademio kun esprimo favore al „kron“, tamen mi ĝis nun ne vidis ties oficalan rekomendon …
 
Argumento por „kron“:
La greka radiko „coron“ signifas en Esperanta-traduko „kron“ – la nomo laŭdire estis donita al ĝi pro la pintoj de la viruso, kiuj similigas ĝin en elektronika mikroskopo al „krono“.
 
Argumentoj kontraŭ „kron“: La internacieco de la radiko „koron“ estus forta argumento kontraŭ tio, ke unike Esperanto utiligu komplete alian signifon. Krome la etimologio de la greka radiko „coron“, kiu ja ne vere baziĝas sur pruvitaj fontoj, eĉ se efektive ĝia nomigisto intencis la koncepton de „kron“-simila aspekto, estas sen ajna graveco por la radiko, ĉar ja la viruso en nenia maniero rilatas al krono, tia metaforo nur por malgranda kvanto da fakuloj povas havi ian signifon. Por la ĝenerala publiko tiu nomo estas komplete arbitra kaj en kazo de tia arbitreco, memkompreneble gravas nur la argumento de internacieco. Zamenhof ja forte rekomendis la uzadon de internaciaj vortoj kaj radikoj.
 
Tre interese: La pranepino de Zamenhof en la intervjuo kun Katalin Kovats tuj spontanee uzis la radikon „koron“, same Amri Wandel, estrarano de UEA parolas en la komitata listo pri „koronozo“ (nomo de la malsano) do ankaŭ li uzas la radikon „koron“. Tiun liston de gravuloj de la movado, kiuj utiligis la radikon „koron“, mi povas libere longigi.
 
Konklude: Nuntempe certe ambaŭ radikoj uzatas. La etimologio „kron“ nur de fakuloj estas sekvebla, ĝi entute ne havas rilaton kun la vera signifo de la vorto, sed estas historia metaforo. Persone mi forte rekomendas utiligi la internacian radikon „koron“ evitante ne-necesan malinternaciecon de Esperanto. – Kiel dirite, tio estas mia pure privata opinio sen ajna oficiala efiko.
 
Kun amikaj salutoj
[[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 14:43, 30 mar. 2020 (UTC)
 
=== [[Arbitrulo (sporto)]] → [[Arbitraciisto]] ===