Zduhaĉo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idolano (diskuto | kontribuoj) Kreis novan paĝon kun "thumb|Oni opinias ke la [[Montenegro|montenegra militestro Marko Miljanov estis zduhaĉ, kiel kelkaj aliaj historiaj agan..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 07:47, 24 maj. 2020
Zduhaĉo (serbe здухаћ, ветрогоња, вједогоња, вјетровњак, облачар, градобранитељ, виловити, змајевити) laŭ serbaj kaj montenegraj popolaj kredoj estas homo aŭ besto, havanta dajmonajn ecojn. Zduhaĉo povas batali kontraŭ malbona vetero, defendante sian teritorion kontraŭ atakoj de aliaj atmosferaj dajmonoj. Li (aŭ ŝi) havas du animojn; dum dormado animo de la zduhaĉo forlasas lian korpon kaj, irante al la lukton kontraŭ dajmonaj oponantoj, kondukas ventojn kaj forpelas hajlajn nubojn.[1]
Referencoj